The Project Gutenberg EBook of La liturgio de l' foiro, by Jorge Camacho

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

** This is a COPYRIGHTED Project Gutenberg eBook, Details Below **
**     Please follow the copyright guidelines in this file.     **

Title: La liturgio de l' foiro
       (Elementoj por ekzegezo)

Author: Jorge Camacho

Release Date: December 9, 2007 [EBook #23586]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LITURGIO DE L' FOIRO ***














TRANSCRIBER'S NOTE:

The Esperanto alphabet consists of 28 letters:  the 26 letters of
the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and
six accented letters added.  The accented letters are "c", "g",
"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with
a breve accent).  Since these accented letters are not included
in the ASCII character set, some other means must be used to
represent them.

The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if
the accented letters are not available:  the accented letters may
be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u"
(respectively). However, this system presents some difficulties
for electronic applications, since it cannot be reliably
converted automatically into other formats in which the accented
characters can be displayed properly.  Many electronic Esperanto
texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx",
"jx", "sx", and "ux".  Since "x" does not appear in the Esperanto
alphabet, this system allows the accented letters to be
represented without ambiguity so that the text can be more
reliably converted to other formats.  It is this "x" system that
is used in this Project Gutenberg eBook.








LA LITURGIO DE L' FOIRO

(ELEMENTOJ POR EKZEGEZO)

KUN SUPLEMENTO




Jorge Camacho




unua publika eldono, marto 1999
kopirajto (c) cxe la auxtoro kaj la eldonejo
eldonas Progresema Esperanto-Forumo
Jakvo Schram
Hof ter Bekestraat 49
BE-2018 Antverpeno
Belgujo




Enhavo

La liturgio de l' foiro

  Manifesto de Rauxmo
  Notoj
  Glosoj
  La auxtoro
  Bibliografio

Suplemento

  Falsaj nomoj -- kiaj homoj?
  [Letero], de Probal Dasxgupto
  Al la busxo de oni neniu povas ordoni
  Intertempe ni legis . . .
    Pakto nigre sur blanko
    Pakto por la Esperanta Civito
    Forumo por la Esperanta Civito
  Esperantujo apartenas al cxiuj, de Jouko Lindstedt
  Ne tusxu esperantistojn, de Renato Corsetti
  [Pri "eminentaj" esperantistoj], de Claude Piron
  Lastsekunda informo
  Poezia angulo: 452 farenhejtoj




  Kara ________________,

  Du gazet-eldonistoj esperantujaj afable rekomendis,
  ke mi ne aperigu la cxi-sekvan tekston libretoforme.
  Bonvolu do legi gxin ne kiel artikolon por la
  gxenerala publiko, sed estiel privatan leteron, kiun
  mi sendas al diversaj kolegoj kaj geamikoj.

  La auxtoro.




Manifesto de Rauxmo


1. Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontrauxdiron en la sinteno de la
esperantistaro, kvazaux konflikton inter idea superegoo kaj egoo:
nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj
-- la dua lingvo por cxiu; la angla lingvo estas nia malamiko; UN
devas adopti Esperanton; ktp -- kaj lauxdegi la lingvon ecx
neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni gxuas kaj
aplikas Esperanton laux tio kio gxi efektive estas, sendepende de
la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni
sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

2. Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek versxajna nek esenca dum
la 80-aj jaroj -- oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la
esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel _help_lingvo,
analoge al la franca siatempe (ecx malpli grave ol iam la franca
mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon
kontrauxstari la francan, cxar por Esperanto li antauxvidis pli
valoran alternativan rolon.

3. Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom
realigi pozitivajn valorojn:

a) propedeuxtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

cx) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la sercxado de propra
identeco igis koncepti esperantistecon kvazaux la apartenon al
mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj
kaj la aligxo de novaj homoj estas nepre kondicxitaj de la
konsciigxo pri tiuj cxi valoroj.

4. La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj estas esencaj por la
asimiligxo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke
kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de
gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laux la modelo de la
TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas
fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj
konferencoj internaciaj, laux la modelo de la
Freinet-instruistoj.

5. Ni posedas formon kaj enhavon

Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la tauxgecon de
la lingvo por esprimi _cxion_; meze de la 80-aj jaroj, komence de
la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas
ankaux diri _ion_ -- ion kulture originalan kaj internacie
valoran.




La liturgio de l' foiro

(Elementoj por ekzegezo)


  Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras
  scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas
  cxefe kiam li provludas tute sola antaux la spegulo
  en la bancxambro). Kaj estas malfacile komprenigi al
  tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon,
  ke lia aktorado eble ne estas tiel perfekta kiel li
  supozas . . .

  Georges Lagrange


_En la komenco estis la Manifesto de Rauxmo_. La someron de 1980,
en la finna urbo Rauma, proklamigxis la t.n. Manifesto de Rauxmo
kadre de la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Cxefaj
auxtoroj de la dokumento sxajne estis la unuaj tri subskribintoj
(precipe la plej unua el ili): Jouko Lindstedt, Giorgio Silfer
(pseuxdonomo de Valerio Ari) kaj Amri Wandel. Gxis la fino de tiu
jaro aligxis cx. 80 pliaj subskribantoj. Unu el ili, la
Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), sur la pagxoj de la
samnoma revuo, vidis en la proklamado naskigxon de novtipa
esperantismo, nome _rauxmismo_, kiun LF gxis nun prezentas kiel
sian ideologion kaj programon.

Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la
vorto _rauxmismo_; nur gxia etimologio restas klara. Blazio Vaha
(naci-skribe: Balazs Wacha) protestas, ke "neniu objektive studis
la 'tutan' historion de la rauxmismaj diskutoj; _Sojle_, studo de
Sandor Revesz pri gxia komenca etapo, ne estas aperinta" (VAHA,
p. 27). Aldo de' Giorgi same protestas, ke "Silfer inventis la
Manifeston de Rauxmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan
panaceon por nia tuta movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize
aldonas ke "ankaux mi cxiam taksis min iaspeca rauxmisto. Sed
senbezone de manifestoj, de karismaj [*] kondotieroj". Kontraste,
Lindstedt mem skribas: "En la junagxo mi kunverkis la Manifeston
de Rauxmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de
la manifesto, sed ankaux io, kio nomigxas 'rauxmismo' kaj havas
entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontrauxulojn. Io
sxangxigxis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel
'rauxmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).

Oni atentu la adjektivon _iaspeca_ en la vortoj de De' Giorgi.
Gxi paralelas sindifinojn kiel '_iaspeca_ ekologiisto',
'_iaspeca_ feministo' aux '_iaspeca_ pacisto'. La adjektivo fakte
signifas _alispeca_, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu
ortodoksa [1] (cxi-kaze la rauxmismo de LF), alia heterodoksa (la
rauxmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do,
'rauxmismo' laux la spirito estas cxefa vivkoncepto por la
esperantistaro almenaux de la hodlera epoko, almenaux implicite,
kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkasxe
vortumita" (GUDSKOV, p. 12).

Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum
Vaha konceptas rauxmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron
esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Rauxma
Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aux, eble pli
gxuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la auxtoroj, rilatas
nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi
samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, cxu ne? Kiom da
kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da rauxmismoj! Nu, en tiu cxi
eseo mi pritraktos nur la rauxmismon ortodoksan (mi ne tempas nek
paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laux mia tezo,
gxiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en
ordonojn aux dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari
klaran distingon disde cxio alia kaj por uzi precizan terminon,
en la cxi-sekva teksto mi nomas gxin _foirismo_, laux la nomo de
l' kooperativo kaj la revuo.

Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel gxin difinas foiristoj
mem: "Ni sekvas la Rauxman vojon, kiu kondukas al la atento pri
la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio
(prefere ol varti iun teorian internaciecon laux UN-skemoj) kaj
paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika,
bilda) kies radikoj cxerpas el la konstato ke esperantisteco
rolas kvazaux la aparteno al mem-elektita diaspora lingva
minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke
"Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia
kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de rauxmismo rilate
al la lingvo". La ligon inter cxi konceptoj pri esperanto kaj
esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la
statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj
"firmigi cxe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika
komunumo, kvazaux _al mem elektita diaspora lingva minoritato_
(_Manifesto de Rauxmo_), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel
internacian helplingvon sed kiel transnacian cxeflingvon" (SILFER
1995, p. 23).

Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj,
sed ilia stilo. Karakterizas gxin aparta lingvajxo facile
rekonebla post kelkaj legoj: _mikrosocio_, _makrosocio_,
_diasporo_, _lingva minoritato_, _transnacia cxeflingvo_.
Preskaux cxiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: _identeco_,
_superegoo_, _egoo_, _pracelo_.

La paron _makrosocio_ / _mikrosocio_ oni trovas konstante en
foirismaj tekstoj. Gxi pauxsas parojn kiel _makrokosmo_ /
_mikrokosmo_ aux _makroekonomiko_ / _mikroekonomiko_. Malfacilas
kompreni la uzon de cxi sciencaj vortkomencoj en manifesto
destinita al la tuta esperantistaro, cxefe tial, ke cxi-okaze
ambaux prefiksajxoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel
fakvortoj. _Makrosocio_ estas centprocenta sinonimo de _socio_;
per _mikrosocio_ oni lauxplacxe komprenu _la esperantistaro_, _la
Movado_, _la esperanta komunumo_ aux _Esperantujo_. Cxi lastaj
kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la
esperantistojn kiel tuton: cxu ni estas nur aux cxefe samlingvaj,
samideaj, samcelaj, samkulturaj aux kvazaux samlandaj, ekzemple.
Cxu _mikrosocio_ volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio,
ia spegula minisocio [*] aux, tutsimple, soci-eto? Sxajnas al mi,
ke, kun la signifo _socio ene de la socio_, gxi senprobleme
aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aux de atestantoj
de Jehovo en medio sen- aux ali-religia, cxar tiuj kredoj muldas
la sociecon de grupo gxis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas
kredeble paroli pri _mikrosocio_ de esperantistoj, sxakludistoj,
violonludemuloj aux sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika
rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo
sonas pseuxdoscience.

Mi dauxre miras pro la popularigxo de _transnacia_ anstataux
_internacia_ kaj _sennacia_, al kio ne malgrave kontribuis la
itala Radikala Partio. Kion gxi signifas, kion novan gxi
kontribuas -- neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini gxin
(LEYK 1987, p. 13), laux mi sensukcesan. Same tauxgus
_preternacia_ kaj ecx _malgrauxnacia_, sed al ili mankas la
dezirata grado de modeco.

Temas do nek pri sinonimoj (laux PIV, "vorto havanta gxuste la
saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aux "vorto
esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la
sama cxirkauxteksto, kun la samaj nuancoj aux en cxiuj ties
sencoj") nek pri euxfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por
mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n.
_politike gxusta_ aux _politike korekta_ [2] esprimado. La novaj
vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire _mildigas_
nur la kompreneblecon de la frazo. Cxi-sekve mi nomos ilin, laux
la nomo de ilia plej konata lancxinto kaj uzanto, silferismoj aux
silferonimoj.

Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj
bapti sin _rauxmismo_ jam dekomence montris la volon fari
distingon disde cxiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron
kun sekto, cxar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre
suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed
sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al
esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn dangxerajn sektojn kiuj, per
kidnapado [*] de infanoj aux cerbolavado de siaj membroj, regule
plenigas pagxojn en la internacia jxurnalaro, sed la vorton
_sekto_ en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri _skismo_, cxar
foirismo gxis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel
Ido siatempe) nek naskigxis el frakcio disigxinta, ekzemple, elde
UEA aux alia internacia organizo.

(Parenteze: kiam, antaux du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton
mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en
Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti
min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri
blago, sed ja versxajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto
Cxiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aligxi al
la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur
pacienci, gxis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aux iun
alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero).

Fakte, la komparo kun religiigxantaj sektoj (cxi-kaze en la unua
senco PIVa) montrigxas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu.
Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aux parolantoj de
la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas
kaj samtempe metas distingan baron per starigo de sxiboleta
lingvajxo. Per tio komencigxas la instituciigxo de l' deviacio.
Sian heterodoksecon ili flirtigos lauxbezone, kvankam praktike
gxi jam transformigxis en novan ortodoksecon: nun herezas la
ceteraj.

Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el gxiaj
trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je gxia apero, kaj kiun mi
forte resentis relegante gxin, estas la volo de apartigo, kiu
esprimigxas en gxi. Gxi dividas la esperantistojn en du grupojn:
estas _ili_, kaj estas _ni_. Subkomprenate: _ili_ estas
malpravaj, _ni_ estas pravaj; _ili_ estas fusxuloj, homoj kun
idealismaj, nerealismaj celoj, _ni_ diskrevigis la mitojn kaj
objektive vidas; _ili_ elektis negxustan vojon, la gxustan vojon
elektis _ni_. Tiu divido sxajnas al mi negxusta. Gxi metas
rigidajn limojn en realo diversa, movigxanta, fleksebla, kiun tia
simplismo ne povas kapti. [. . .]. Fakte, mi supozas la psikan
mehxanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis
komunumon en du partojn, _ili_ kaj _ni_, tiuj 'ili' alprenas
simplisme skizitajn fikarakterizojn, kiuj apartenas pli al la
imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis
esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la
Manifesto, aux kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj,
ecx en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la
parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON
1994, p. 1).

Mi citu ankoraux el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas
interese, ke la apartigemo, kiu laux mi karakterizas la
Manifeston, trovigxas sur tri niveloj: en la homaro [. . .], en
la esperantistaro [. . .] kaj en la individua esperantisto mem,
kio aperas en la unua punkto, titolita _Krizo de identeco_. Tie
la auxtoroj notas cxe esperantistoj dividon inter superegoo
predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu, laux ili, ni simple
gxuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de
psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj
egoo do sxajnas al mi negxusta, plia konkretigo de ia, versxajne
nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedauxri la
uzon de fakterminoj en gxenerala teksto: oni povus diri la samon
pli simple kaj klare".

Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige
jxongli per la lingvo, kaj imponi al laikoj. Cxi patino el
esprimoj literaturaj, greklatinaj, modkulturaj kaj
pseuxdosciencaj igas la manifeston netusxebla kaj, do,
nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aux
hontindan, nek ion akcesoran aux banalan, sed precize la
komunajxojn kaj komunejojn de l' esperantistaro. La sistema
renomado havas celon alproprigan aux, alivorte, magian. Ni
retrovas la batalon ankaux en unuopaj sintagmoj: anstataux 'la
fina venko', jen 'la Rauxma vojo'. Tre interesa montrigxas la
anatemo _pracelo_. Okulfrape gxi similas al la origina peko de
Adamo kaj Eva, t.e. al la _prapeko_. Tial, sen granda troigo, ni
povas repreni la komencan frazon de cxi eseo kaj reverki gxin
laux la modelo de Lejzerowicz, por ke ni vidu foirismon kia gxi
sin manifestas:

  "En la komenco la Senkorpa Mistero kreis
  Esperantujon. Kaj Esperantujo estis senforma kaj
  hxaosa, kaj mallumo estis en gxi. Kaj la Senkorpa
  Mistero diris: Estu lumo; kaj farigxis la Manifesto
  de Rauxmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke gxi
  estas bona; kaj la Spirito apartigis Rauxmismon de
  Pracelismo. Kaj la Spirito nomis Rauxmismon Eterna
  Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto.
  Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."

Ne pro nenio skribas Nikola Rasxicx [3], ke "tiuj kiuj predikas
finvenkismon fakte praktikas rauxmismon, dum la rauxmistoj
asertas ke ili fakte gvidas al la vera venko"! (RASXICX, p. 185).
Kaj, kiel okazas al religiigxantaj herezoj aux sektoj, la agoj de
foiristoj ofte identas la samajn farojn, kiujn ili kritikas.
Ekzemplo: la konstantaj akuzoj cxefe kontraux UEA pri
_desuprismo_ [4] kaj _piramidismo_. Per tio foiristo celas, ke
UEAn karakterizas piramida strukturo, kie cxiuj decidoj venas de
supre, de la unu- aux nurkelk-homa pinto. Nu, samo direblas
rilate la renoman Kooperativon de Literatura Foiro: cxion decidas
Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, malgraux la diversaj maskoj,
postenoj kaj subskriboj, malgraux la ofica karuselo. La decidoj
venas de supre, sed de malpli supre, tiel ke demagogo kiel mi tuj
ekpensas la vorton _demalplisuprismo_ por epiteti la agmetodojn
de la kooperativo. Temas pri piramideta strukturo kun pluraj
pajlohomoj, kiel nun Marco Picasso, surscenigantaj simplan
farson: Silfer rolas kiel sekretario de KCE, Martinelli ekzemple
kiel _redaktorino de Heroldo_, sed finfine la intrigo reduktigxas
al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonsxancas kalkuli je
la helpo de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir
Trifoncxovski, _cxefredaktoro de LF_, sed kiu nuntempe agas kiel
efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon Jouko Lindstedt (pri
tio poste), Ljubomir pruvis sin _intelekte malhonesta_ [5] (kaj
mi, sincere, ne komprenas kial, cxar sxajnas ke li ne dependas de
kooperativa salajro por sin vivteni). Prefere ni transiru al
zoologia komparo: LF-koop havas polpan strukturon, kun tentakloj
obeantaj la unusolan kapon. Aparte trafa montrigxas cxi-kuntekste
la PIVa difino de 'cefalopodo': _"Klaso de moluskoj, kies kapo
estas cxirkauxita de 8 aux 10 brakoj, kaj kiuj povas plejofte
sekrecii inkosimilan likvajxon por sin kasxi"_.

Nenio nova pri polpoj, nenio nova cxe Alpoj. Foirismo
instituciigxis jam de komence. Aux, pli gxuste, gxi estis kaj
restas produkto de institucio, produkto kreita kun la celo
pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la
movoj de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro
Esperantista, Internaciaj Floraj Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa
Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo . . . Ni vidos poste, ke
tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile
disvendebla cxi-epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma
(aux, kiel modas diri, _etnisma_). Sed foirismo _endogmigxis_ (ne
konfuzu kun la Waringhien'a prononco de _endormigxis_, almenaux
en la filmo _Angoroj_), instituciigxis ankaux simbole. Ne nur
gxia lingvajxo, pletora je silferonimoj kaj euxfemismoj, sed
ankaux la _kvinpetalo_, avataro de la tradicia verda stelo kun
rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (cxu nur hazarde?) al la
_alpa suno_ aux verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la
profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependigxon de
t.n. Padanujo [6] disde la itala respubliko.

Foiristoj kritikas ankaux la finvenkismon de UEA-anoj kaj
UEA-istoj. Sed, kiel prave skribis Probal Dasxgupto, anstataux
(t.e. en la loko de, en la rolo de) la Fina Venko foirismo kultas
siajn venkojn etajn (DASXGUPTO, p. 11). Okupas nun la altaron la
akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de
Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la
konsultaj rilatoj kun kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala
koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la unua fojo en la
historio de lo [*] homo [7] oni agnoskas esperanton literatura
lingvo. Alinome: la PENa venko. Kvazaux por montri, ke esperanto
estas literatura esprimilo, neprus prezenti cxi (f)akton,
apelacii al superaj instancoj kaj auxtoritatoj.

Plej fresxan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj
potenco, prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE,
Cxauxdefono, de la 8a gxis la 10a de auxgusto 1998. En la komenco
estis la vorto, kaj jen ni trovas _civito_. Tial, ke
_esperantistaro_, _komunumo_ k.a. eluzigxis, necesis eltiri el la
cerbujo novan terminon, kio devus implici novan koncepton de
esperantismo: ne plu senti sin mondcivitano, sed ano de propra
kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo', retroderivuta el
'demokrato' kaj 'demografio', ne tauxgus pro la eventuala
slogano: _Forumo por la E-Demo!_). Refoje la kutima travestia
farso: al la konferenco, kiun gastigas Kultura
Centro-Esperantista, aligxas KCE mem, la du kunvokintoj Esperanta
PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel
klarigas la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu cxi informas, ke
"la partopreno en la Forumo implicas neniun financan sxargxon aux
moralan engagxon", t.e., ke gxi liberas, sed ke "suficxas akcepti
la proponitan kvintezon kaj sendi aligxon al KCE". La _kvintezon_
(plia silferismo memoriganta pri _kvintesenco_ kaj _sintezo_)
proponis, evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan
denominatoron komence de la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio
kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn geamikojn al paradejo en
Svisujo; ankaux naivuloj bonvenas, kondicxe ke ili akceptas la
kvin tezojn, dogmojn aux aksiomojn de familio Ari-Martinelli.
Brile, cxu ne? Aligxanta "establo (societo, redakcio, eldonejo,
kulturcentro ktp)" povas sendi delegiton, tiel ke "nur la
delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en eventualaj
vocxdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu
ajn delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu
ajn privatulo". Kia grand-animeco, kia malavaro! Suficxas
penseti, kiuj _establoj_ sendos delegiton al forumo kun cxi tiaj
kunvokintoj kaj antauxkondicxoj por kompreni, ke la rezulto
respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel _fidele_, kiel la
lastaj parlamentaj elektoj en Kubo, aux kiel siatempe
referendumoj organizitaj de Hitlero.

Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj
estas ke la Forumo ne lancxu (nur) novan proklamon, sed ke gxi
interpretu precipe la bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al
pli alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito". Surbaze de
cxio legita gxis nun, indas reprodukti kompleta la proponatan
tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de
Rauxmo:

  La kvintezo

  1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva
  minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto,
  aux pro libera konfirmo kaze de denaskaj
  esperantistoj.

  2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de
  la anoj de cxi tiu komunumo. Cxiu alia karakterizo
  (rasa, religia, etna, klasa, seksa . . .) ne gravas
  por difini la apartenon al la komunumo.

  3. Konsekvence, laux la propra naturo, la
  esperanto-komunumo respektas cxiun religian
  (ne)kredon, cxiun politikan opinion demokrate
  esprimitan kaj cxiun kulturan tradicion.

  4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se gxi
  konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al
  la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj
  kutimojn, engagxitaj je nura kunekzistado. Civito ne
  estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: gxi
  estas ankaux realajxo kun komuna destino.

  5. Cxi tiun komunan destinon forgxis la jam 110-jara
  historio de la lingvanaro. Gxin atestas la originala
  esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj.
  Gxin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro
  mem, sub cxiu formo, de la kurso gxis la kongreso.
  Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia
  civito, se ili donas la sxancon reciproke edukigxi
  kaj integrigxi, lerni vivi kune kaj respekti unu la
  alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas
  apartan signifon kaj specifan mision.

Jam nun mi anoncu, ke mi ne sentas min ano de iu tia civito, kio
espereble ne signifas, ke oni provos senigi min je miaj devoj kaj
rajtoj en kontaktoj kun aliaj esperantistoj. La kvin tezoj certe
meritas amason da komentoj, sed unue ni aliru alian flankon de la
afero. Se miaj informoj ne malgxustas, en unu el siaj kunsidoj de
1996 aux 1997 EPC parolis pri starigo de ia centro, tegmento aux
similajxo por la monda E-civito. Cxu tia centro bezonatas? Mi tre
dubas. Ekstermovade, UEA estas rekonita kiel reprezentanto de
esperanto kaj Esperantujo, kaj en Esperantujo mem plia centro nur
signifus pli da burokrateco. La celo de la projekto sxajnas esti
starigi tronon, kiu kontentigu la mosxtan mosxton Silfer. Inter
la unuaj apogantoj de la projekto povus aperi ne nur KCE, EPC,
ERA kaj LF-koop, sed ankaux Svisa E-Societo (civitanino
Martinelli tiam estis gxia prezidanto) kaj ecx la Akademio, se
cxi ties sekretariino Perla sukcesos en la plano ankri gxin en
Svisujo. Jen evidenta simptomo de ekspansiismo, kiu konkretigxas
en insistaj provoj depreni de UEA _suverenecon_ super parto de la
esperantistaro.

Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaux laux mia scio. Tial ne
justus kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aux Pinochet, ridinde
kaj plorinde krocxantaj sin al Direktora Trono (la vampireska
Pinochet kiel dumviva senatano), kvankam radike temas pri simila
fenomeno: egocentra deliro. Jen difino: "Deliro estigxas en
personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesuficxa
membildo, kaj povantaj fari eltenebla cxi nesuficxon nur kreante
bildon kiu ilin ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaux si.
Tial por multaj personoj deliro estas eraro necesa kiel maniero
pluvivi biografie, cxar, se ili ne delirus, ili estus nenio. Tial
delirado kutime aperas en la adolta agxo, sed gxi image reiras al
adoleskaj revoj kaj fantazioj ne realigitaj ecx en grado plej
minimuma. Deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de
fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO). Kina komparo eble
helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en la
filmo _Civitano Kane_. Ni, esperantistoj, baldaux havos la
honoron kaj plezuron spekti _Civitano Silfer_, aux, kiel dirintus
Szathmari, _Perfekta civitano_.

Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure
personaj. Cxion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam
surpaperigis artikole (CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993).
Kelkaj rememoros la lastan alineon de _Nefermita letero al la
gazetaro_ (ALOS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer kaj [Jorge
Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre dauxra kaj sterila
plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus!
Bedauxrinde LF ignoris la trian punkton de la letero, petantan
"ke cxiuj redakcioj respektu la principojn de jxurnalisma etiko,
enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni
tuj vidos, kiel gxi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj
nun provas ripeti la artifikon kontraux Gian Carlo Fighiera.
Samkiel siatempe mi ricevis helpon de kolegoj kaj amikoj,
cxi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio verdire
eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des
pli ke la kvintezo anoncas sxtormojn, tempestojn kaj buraskojn.

La regxisoroj de la cxi-supre priskribita burleskajxo, en sia
avido potenci kaj akapari atenton, domagxas neniun ajn.
Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa paranojo: "Homo kun
_paranoja_ strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aux neniam
pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion
pardoneblan; kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste
ne pardoni ilin" (CANETTI, p. 294). La religieco de foirismo
helpas cxi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri memstara
pensofluo, sed pri surogato de ideologio solidigxinta en dogmojn.
La manifesto (aux katehxismo) de Rauxmo certe enhavas ankaux
bonajn ideojn, verdire ne tro originalajn, tiel ke foje oni
auxdas iun diri, ke Juan Regulo Perez, Privat, Kabe aux Zamenhof
mem estis rauxmistoj, antauxmontrantoj de la rekta vojo, simple
cxar ili agis sagxe, aktivis konkrete, uzis esperanton estiel
normalan lingvon. Cxar la manifesto farigxis relikvo, la
gvidantoj de la sekto uzurpis la rajton interpreti gxin, la
monopolon opinii dikte kaj verdikte. Se ie iu interpretas gxin
deviacie, LF baldaux aperigas rebaton por diri, ke la interpreto
ne gxustas, kiel siatempe Kremlo, kies fosilioj decidis, kiu
interpreto de marksismo-leninismo pravas, kaj la interpretoj
kompreneble sxangxigxis lauxbezone, kaj lauxsezone. Efektive, jen
Chiasso/Kiaso kiel _mikrosocia_ posteulo de Kremlo, la Blanka
Domo kaj Vatikano. Kiel papoj kaj politburoanoj [*], ankaux la
Giorgio la Unua estas neerariva. En _Literatura Foiro_ kaj la
nuna _Heroldo_ (kiun, respekte al Ada Fighiera Sikorska, oni
devus renomi _Literatura Ftiro_ pro ties parazita dependo de LF)
absolute mankas memkritiko. Ecx simplajn erarojn pri faktoj oni
ne korektas. Kiu auxdacas opinii libere pri la manifesto, la
kooperativo aux la grafika aspekto de la revuo, tiu punende
pekas.

La ekzemploj abundas. Fine de la tria alineo de tiu cxi teksto mi
citis opinion el artikolo de Gudskov. En sia respondo al la
artikolo, Silfer unue adjektivas gxin _interesa_, sed fine
aldonas jenan verdikton (SILFER 1995, p. 24): "La aserto de
Gudskov estas intelekte malhonesta, gxuste cxar mi estimas lin
tro inteligenta por supozi ke li skribas idiotajxon". Implicite:
la artikolo estas idiota, nur sxajne inteligenta, kaj krome
malhonesta. Alivorte, la konkludan frazon konsistigas falsa
komplimento trempita en veneno kaj galo. Oni povus pensi, ke cxi
maniero refuti ideojn kaj argumentojn atakante ne ilin sed ilian
auxtoron, la homon (t.n. argumento _ad hominem_), estus
esceptajxo en kultura kaj literatura revuo, des pli en la organo
de Esperanta PEN-Centro! La jarkolektoj de LF bedauxrinde pruvas
la malon. Ni vidu suficxe fresxan ekzemplon, la _proceson_
kontraux Jouko Lindstedt, laux la tradicio de la moskvaj
procesoj. Omagxe al Mihxail Bulgakov, mi prezentos gxin sub la
formo de triakta teatrajxeto:


Jouko Lindstedt
(Religia dramo)

Akto 1, sceno 1: LF publikigas la unuan el serio de artikoloj de
Lindstedt pri denaskismo. En gxi li citas enteman zamenhofan
tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li
konkludas, ke "cxi tie Zamenhof evidente kaj komplete malpravas"
(LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama pagxo la revuo
aperigas kadritan replikon fare de 'Francois Degoul,
zamenhofologo' (tiel!), laux kiu "la citajxo de kolego Lindstedt
[. . .] estas tro malkompleta", cxar "Zamenhof evidente ne celis
kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama
teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta
numero la duan artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p.
327-329). Sceno 2: samnumere gxin sekvas letero de la auxtoro al
Ljubomir Trifoncxovski, cxefredaktoro de LF, en kiu li eksplicite
kaj kun substreko "_malpermesas_ aperigi la duan parton" (t.e.
tiun presitan sur la tuj antauxaj pagxoj kontraux la deziro de la
auxtoro) kaj "tute _cxesigas_ [sian] kunlaboron kun [la] revuo"
(LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la dekstra margxeno de p.
331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof.
Lindstedt dissendis samtempe per elektronika posxto al multaj
adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto
tendence modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330
LF presas leteron de Silfer, (ankorauxa) prezidanto de LF-koop,
al Lindstedt, kiu finigxas jene: "Konklude: via reago estas
maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aux
Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en _Novjara salutmesagxo_
(_de baldauxa prezidinto_), Silfer dedicxas duonon de la adiauxo,
post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin personoj, kiuj
"reale seniluziigis [lin] dum cxi tiuj dek unu jaroj" (SILFER
1997 [1]); li asertas, ke "en almenaux tri, se ne kvar kazoj,
[li] kunkulpis eraron pri supertakso de la koncernataj". Kvankam
li aludas cxiujn kvin per nomoj mitologiaj, Lindstedt
identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de cxi
salutmesagxo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido
en li transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la
nombro du: dunumera redaktoro, dujara cxefredaktoro, dufoja
felietonisto . . . Tiel ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas
periodaj, gxis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas
forgesi kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar,
Polukso restas en la historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili
cxiuj meritas sian rozon, ecx se vento (ankaux ne facila . . .)
forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.


Cxu nur hazardo, aux cxu jen la vera signifo de la kvinpetalo?
Kaj kia bravajxo -- amikon knokauxti nomante lin (mense aux
psike) krizema. Post la falo de l' kurteno, kaj refoje laux
Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruligxas sur la planko. Mi
subtitolis gxin _Religia dramo_ laux la signifo de la hispana
_auto sacramental_, parenco de la inkvizicia _auto de fe_,
portugalece esperantigita kiel _auxtodafeo_. Malgraux la stilo de
la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca
parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua
pasxo: ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'.
Siatempe Giorgio kaj Perla provis pugni min for de la esperanta
areno nomante min antisemito. Tia akuzo, inter parolantoj de
lingvo lancxita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de
fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian
reputacion en la komencaj monatoj, sed bonsxance mi ricevis
firman apogon de multaj gekolegoj kaj geamikoj. Al Perla kaj
Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona kaj polemika
verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaux estu
iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dedicxas sin al
insultado kaj punbruligoj.

Simile al la fetvo [*] kun la anatemo al Salman Rushdie, LF
aplikas strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto
en la hispana lingvo: "Oni nomas lin 'hundo' aux 'rato' por
anticipi la figuron, laux kiu oni iam povos drasxi lin gxismorte"
(SANCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe igxis celo de pliaj
atakoj kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la decido de
[La] Kvinpetalo distancigxi de la kooperativo: CONDE REY) kaj mia
amiko Gian Carlo Fighiera (pro cxi ties interpreto de la t.n.
acxeto de _Heroldo_ fare de LF-koop: TRIFONCXOVSKI). Interese, ke
unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste
la ekskomuniko prezentu cxi homojn senmeritaj kaj senvaloraj.
Tiam _Robo-koop_ [8], hibrido el la cxefredaktoro kaj
martelmasxino, komencas madzi la kompatindulon. Fakte, jam de
monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron _Vivan
las cadenas (y la Inquisicion)!_ (lauxvorte: 'Vivu la katenoj kaj
Inkvizicio!'), kiun la madrida plebo kriis al la fifama kaj
fripona regxo Fernando la Sepa (1784-1833) agitite de la markizo
de Cabra kaj cxi ties sbiroj. Jen provizora solvo: _Vivu la
Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!_

Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la
zamenhofan tekston tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaux Reinhard
Haupenthal sxajnas fascinita de la sama fragmento: "Kiaj sagxaj
vortoj! [. . .] Amara, desapontiga kaj ecx desperiga konstato
restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam
konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion,
sed ne la lingvon, kvankam, laux mia profunda konvinko, tio estas
la sola garantio por gxia naturigxo kaj transdauxro, se ne paroli
pri la realigo de la sennaciisma idealo de [. . .] Lanti"
(HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri rauxmismeco de Zamenhof
respondas al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado
de mitoj, reskribado de la historio, reformulado de la
pasintajxo: cxio antauxa kio bonas, apartenas al ni. Jen Manuel
de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof
verkis, faris literaturon, enprofundigxis en la jxus iniciatitan
lingvon. Ja Zamenhof mem estis la unua rauxmisto. Cxar, fakte,
kion volas la rauxmistoj? Ili volas enprofundigxi, krei veran,
profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri,
ke ili ne estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli
priokupigxas pri kvalito ol pri kvanto" (SEABRA, p. 27). Pli ol
simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo! Ke
Zamenhof estis la unua rauxmisto, ke Jesuo estis la unua
komunisto, kaj ke rauxmistoj okupigxas pli pri kvalito ol pri
kvanto, nu, cxion cxi ni jam de longe scias! Nome, laux la vortoj
de Piron, ke foiristoj agas prave kaj sagxe, dum pracelistoj
malpravas kaj stultas.

Bedauxrinde ne nur Seabra benas foirismon legxere kaj
facil-anime. En junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da
remacxitaj frazoj kaj muelitaj sloganoj, ankoraux estas mode diri
sin rauxmisto. En unu el siaj cetere rekomendindaj komiksoj [*]
Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en dezerto de
praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li
devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aux, modeste,
mareton) de liberpensismo". Ecx Aleksander Korjxenkov prezentas
en la revuo _La Ondo de Esperanto_, kiun li redaktas, artikolon
de Silfer, dirante, ke tiu cxi "estas plejofte konata kiel la
vocxo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin
'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la
41a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo
(Traben-Trarbach, 27.12.97- 03.01.98) mi prezentis resumon de tiu
cxi teksto en formo de prelego titolita _Demagogoj en
Esperantujo_ kun varma akcepto fare de nombra kaj simpatia
publiko. Sekvis debato, kaj poste diversaj homoj nejunaj kaj
junaj, inter ili aktivuloj de la E-junularoj germana, itala kaj
svisa, ekrakontis al mi siajn spertojn kun la kiasa paro.

Por faciligi al spontanaj koop-apostoloj kaj akolitoj la taskon
persvadi skeptikulojn, mi proponas pilolan version de la
manifesto, kiun mi nomas


  La silogismo de Rauxmo

  [El la esperantistaro] nur rauxmistoj inteligentas.
  Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] rauxmistas.
  Do, nur ni inteligentas.


Tiel la civito sxparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston
oni ankaux komparu kun reklamo pri burgeroj [*] aux lavpulvoro.
Kiel skribas la usona eseisto Neil Postman (RAMONET, p. 73),
"reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio de asertoj
kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Gxi estas enscenigo -- aux,
se oni tion preferas, mitologio -- de tre belaj personoj kiuj
vendas, acxetas kaj mangxas burgerojn kaj elmontras ekstazan
felicxon. [. . .] Reklamo povas placxi aux ne placxi. Oni ne
povas gxin refuti." Suficxas vidigi sur televida ekrano aktoron
kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekacxetu
la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel skribis
unu el la apostoloj de rauxmismo (LEYK 1985, p.17, 58), simplas
la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF nesupereble
aplikas ilin. Gxuste tiel logas, tentas foirismo: per cxantado de
kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj; per asertoj
nerefuteblaj, kiel en la filmo _La lakta vojo_ (Luis Bunuel,
1970). Kaj tamen cxi aktorado suficxe lertas, por ke Silfer
paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj, esperantologoj,
ideologoj . . . kaj disidentoj!

Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj
montris gxian similon kun religio. Laux la klasifiko de sektoj
fare de B. R. Wilson, laux kiu en la realo cxiu sekto kombinas en
si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al
la sektotipoj konverta (volanta sxangxi la homon) kaj
introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaux al la tipo
adventista aux revolucia, volanta sxangxi la mondon: laux mia
scio LF-koop neniam provis sxangxi la burokratecan UEA de
interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la
intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel
varbejojn.

Foirismo, por resti atentinda, devis fugxi antauxen, _evolui_,
igxi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo
montras gxian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta
programo _demokrate elektita_. Sed la koop-partio, por igxi
sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementajxo, kara Watson.
La plej modan: naciismon, gentismon, _etnismon_. Esperantan
naciismon -- kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da
auxtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI,
p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara
religio. Aux Daniel Goldhagen: "[. . .] Plia ideologio (kaj gxiaj
subkusxantaj emocioj), kiu sxajnas reaperi kaj malaperi dauxre
plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke
gxi reaperas ecx en Esperantujo!

Vanuis [*] la mildiga 'kvazaux' de la manifesto. La unua tezo
diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva
minoritato". _Estas_. La vorto 'diasporo' montras bildon
elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaux pri la
diasporoj armena, cigana, kurda aux palestina, mencioj kaj aludoj
en diversaj tekstoj indikas rektan inspirigxon el la juda
diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno
kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la
juda popolo nur parte identigxas kun la cionismaj organizoj"
(SILFER 1985, p. 113); ankaux oponanto pri aliaj temoj
sam-opinias cxi-punkte (TISXLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur
inspiro ne suficxas. Necesas ankaux legitimi la motivaron per
citoj, per ekzemploj el auxtoritataj fontoj. Kiel ni vidis,
proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis.
Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Cxar kion
alian povus signifi 'Francois Degoul, zamenhofologo'? Unue mi
miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri Zamenhofologio',
kvankam pli amuza estus (laux la stilo de NAGATA Akiko)
'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo nur
zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aux, pli gxuste, de
mago, kies asertojn ne eblas refuti.

Mi mem sintenas nek por nek kontraux denaskismo. La ekzisto de
denaskaj esperantistoj nek gxenas nek entuziasmigas min.
Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato
Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj
filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio,
sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kasxita
fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj,
sed ankaux cxar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia
triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L,
mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingvigxo
de infano estas valorajxo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj,
cxu esperanto kaj la hungara, cxu la galega kaj sanskrito. Por
foiristoj la valoro kusxas aliloke: en la sercxado de identeco.
Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento
karakterizas indigxenismo, sercxado de radikoj iberaj, keltaj aux
kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga
insisto pri denaskeco. Cxu la Forumo por la E-Civito proponos
pasxi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne
hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseuxdokleraj
sloganoj, alvokon kiel '_Kreskigo de minoritato per instigo de
natalitato_' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).

Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disigxinta
tra landoj logxataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel
metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj
trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo
(CAMACHO 1994, p. 27):

  1. Kiel la juda, la armena aux la cigana diasporoj,
  la esperanta havus karakteron de gento kaj, ecx pli
  ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto
  sentus sin antaux cxio esperantisto (substantive),
  kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aux
  japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus
  sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista
  medio li sentus sin inter fratoj, kvazaux inter
  sangofratoj. Strecxite gxis ekstremo, evidente cxi
  maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la
  samideecon de multaj movadanoj, kiuj igxis
  esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia
  propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj
  problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la
  fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti
  esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen
  radikoj, skizofreniaj en sia cxiutaga vivo, por kiuj
  esperanto kaj esperantismo igxis la plej grava afero
  en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol
  amoro). Nu, tia mi ne estas (aux almenaux tia mi ne
  volas esti).

  2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el
  praa disigxo de popolo. Gxuste tion signifas la vorto
  diasporo: disigxo, dissemigxo, malkunigxo. Mi mem
  preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aligxas al
  la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof
  (parte aux tute aux diversgrade, laux mia bontrovo),
  same kiel mi povas aligxi (aktive aux pasive) al la
  agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia
  PEN-Klubo aux Mensa, kaj ne pro tio mi auxtomate
  igxus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo
  mem implicas strebon al kunigxo, al rekunigxo. Jen
  kial mi opinias gxin funde finvenkisma, jarmilisma,
  mesiisma. Uzante kaj akceptante gxin ni plene
  pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.

Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua,
_la esperantistoj kiel elektita popolo_, igas onin kredi sin
elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi sxerce nomas 'la
normaluloj'). La dua, _la esperantistoj kiel elektita familio_,
retrovigxas en kantoj kiel _IS_ kaj _Sola_, de la rokbando [*]
_Amplifiki_, modeloj de himno por renkontigxdependaj homoj
senradikaj. Ambaux tipoj de elektiteco signifas izolon,
izoligxon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda
normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas
skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, cxu ne?

Aliflanke naciismo, pli ol sercxi identecon, kreas gxin: "[. . .]
la popoloj aux la gentaj aux naciaj identecoj cxiam estas
inventoj aux miskreajxoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]"
(SANCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise aplikas
la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto
(persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma
"mi _estas_ esperantisto"): "Cxiu lingvo havas du funkciojn: la
komunikan kaj la identecan. Gxi estas la cxefa kaj plej klara
signo pri onia aparteno al iu grupo" (TISXLJAR 1997). Kontraste
kun UEA, uzanta la _melonon_ (la jubilean simbolon), LF-koop ne
evitas la verdan stelon nek, almenaux provizore, la dikliteran
frontispicon de _Heroldo_. La kooperativaj provoj krei propran
folkloron ne montrigxis tre sukcesaj: la grupo _Kajto_ vivas for
de ilia sfero, kaj la rokbandoj _Amplifiki_ kaj _Persone_ rapide
eskapis enkaptigxon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono
disponi indigxenan kinhistorion igis LFn porparoli gxis nauxzo
filmon milprocente stultan kaj seninteresan, _Angoroj_
(Jacques-Louis Mahe, 1964; vd. FERNANDEZ).

Bedauxrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni
esperantistoj tro magras. Provu sxerci per literatura aludo en
renkontigxo aux kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas
la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen
la avantagxo, senhaste. Civito, laux la kvara tezo, "estas ankaux
realajxo kun komuna destino". _Destino_. _Komuna_. Diable! Cxe
nura auxdo de ambaux vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu
kun la galimatia diro de Jose Antonio Primo de Rivera, fondinto
en 1933 de falangismo, hispana versio de fasxismo, ke Hispanujo
estas "destin-unuajxo en lo universala" (_una unidad de destino
en lo universal_). Pli bele sonas la frazo de la filozofo Jose
Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo"
(_un proyecto sugestivo de vida en comun_), sed kiel realigi gxin
por komunumo senteritoria, krom se Unuigxintaj Nacioj disponigus
al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn
landon kaj sxtaton? Cxu tion celas la esprimo "survoje al pli
alta sxtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)?
La civito kiel antauxsxtupo de la esperanta geto [*]? Ne, klare
ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al
Primo, ol al Ortega. Cxar temas pri plano vole kaj dole
nerealigebla, hximera.

Refoje ni staras antaux la gxemeleco de religio kaj naciismo: "Al
_lanta_ amaso respondas _fora_ celo. Oni obstine avancas ale al
nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo
longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je dangxeroj cxie
minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn
koncernas celo nevidebla kaj neatingebla cxi-vive. [. . .] La
grandaj religioj sukcesis majstri cxi procezon proksimigxi lante
al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne
povas trafi tiaj katastrofoj. Gxi vivas nur el la kredo, kaj nur
en la kredo eblas atingi gxin. La lanta amaso de kristismo
ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diserigxi"
(CANETTI, p. 34-36).

Por ke la _amaseto_ de rauxmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin,
kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la
vivo de nia civito, se ili donas la sxancon reciproke edukigxi
kaj integrigxi". Cxar temos pri civito sen urbo, sen fizika
ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti gxiajn
konkretigxojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas
apartan signifon kaj specifan mision". Releginte cxi frazon mi
min demandas, cxu gxi aplikeblas ankaux al la Centra Oficejo de
UEA, aux al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion
signifas en gxi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la
vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas
pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas
mantri . . .

Cxio cxi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaux
longa tempo Silfer skribis pagxon escepte legindan, kiun
lauxvorte aperigis numero de _Heroldo_ de 1997 kun subskribo de
neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La
Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton,
speciale por neneuxtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj.
Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem
elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi,
ke la katolika eklezio agnosku al gxi saman statuson kiun gxi
agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo --
la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka
hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER 1985, p. 118).
Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaux' igxas
'kiel', t.e. 'malkvazaux'. Ni ankoraux ne havas _verdan
episkopon_ nek _verdan sindikaton_, kvankam la deklaroj de la
esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas
orientigxon ne nur lauxlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam
foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus
por euxskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p.
292) aux al propra, identiga lingvo (_koopuk_ aux _lofopuk_). Sed
kial li/sxi ne prezentis kiel ekzemplon la plej popularajn
aktivejojn de naciismo? Cxu imageblas io supera al tutmonda
futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore apogata de niaj
verdaj huliganoj? Aux al propra, aparta olimpika teamaro por
partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj . . .?

En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio,
de virtuala sxtato. Temas pri denaske morta projekto, sed gxia
plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas
damagxi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe
UEA montrigxas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra
Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde
malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion
mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la
plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo,
longajn kaj pezajn kiel kacxalota kolbaso. Sed kian utilon havus
ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neuxtrala
Esperanto-Movado) devus suficxi. Oni provu reformi gxin de
interne. Cxar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engagxu
perestrojki [*] la asocion, fari gxin pli veka kaj vigla.

Evidente la solvo ne trovigxas en _Kiasa Parko_ [9]. Rauxmismo
velkis, foirismo sxtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj,
kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo [*], sed
Esperantujo bezonas fresxan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin
demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu cxi sinjoro Camacho
mem proponas?

Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene
de Zilah preferas pensi pri _fraternitato_, t.e. fratosocio (de
ZILAH 1995). Mi, pri arhxipelago, insularo, lingva mikronezio.
Insularo Esperanto: ne cxiam oni scias sur unu insulo pri
okazajxoj en alia. Cxu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long,
Istvan Nemere, Nicolino Rossi aux Manuel de Seabra iel reagis cxe
la auxtodafeo kontraux ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis,
informo pri gxi ne atingis mian insulon. (Min tamen sxokas, sed
ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta
PUN-Centro . . .).

Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto
estas la diverseco (kvankam laux agxogrupoj, lauxprofesie kaj
lauxklase temas pri komunumo suficxe homogena; vd. RASXICX). Jen
la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna
negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento,
popolo aux nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno
[. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONCXAROV, p.
7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj
valoroj kaj tradicioj" aux "El la movado gxi relative frue
transformigxis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj
stabiligxis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas
la realon, sed preskribas gxin laux mehxanismo, kiun angloj nomas
_wishful thinking_ -- revpensado. La komunajn valorojn mi nenie
vidas, ecx ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n mi
kalkulus per la fingroj de ambaux manoj. Ni esperantistoj
konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio placxas al
mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan.
Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj
supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo:
interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor
Steele aux de Karolo Picx, poemojn de Istvan Ertl aux de Mao
Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. auxstralian,
cxehxan, hungaran, hxinan (cxinoj pardonu cxi momentan
praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post
uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, en _Esperanta antologio_), sed
mi legas gxin senpere, la originalon mem -- sen-egala vivosperto!
Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton, kiu decidus
legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la horizontoj
de tia homo restus ekstreme limigitaj, ecx se internacie aux
_transnacie_ limigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la
redaktoro de _La Gazeto_: "Nia lingvo estas superlingvo havanta
por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por kulturo, la
historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj
fontolingvoj" (de ZILAH 1997).

Esperantan patriotismon aux sxovinismon ni evitu kiel viruson.
Estas interese kaj timige konstati, el kiaj _naivaj_ ideoj kaj
tekstoj naciismaj gxermis la vojo kondukonta jardekojn poste al
la euxska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aux distingi la
gvidan rolon de l' _Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj
kaj Artoj_, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al
la ankoraux ne finita jugoslava milito. Bonsxance ni pokas kaj ne
amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi
pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso
(SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri
la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco cxe la
tradicia esperantistaro, antaux ol la rauxmisma fronto estos
preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la
tuta esperanta civito."

Afekta timo . . . kaj gilotinaj ehxoj. Mi finu per plia metaforo:
ni estas kvar ranoj en marcxo, kvar ranoj kun nobla hobio.
Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj,
kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj
seminarias, korespondas, dedicxas suficxan atenton al trupo da
diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej
grava en la mondo, amen. _Amen_.

Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998




Notoj


[1]. En la unua senco PIVa; por la dua Gerrit Berveling proponas
'ortodoksia'.

[2]. Malgraux PIV, cxi tiu signifo de 'korekta' ne nepre
evitindas. Kiel klarigas Bertilo Wennergren, temas pri a-vortoj
(adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon similan
sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni
havas, apud 'korekta', tutan serion da parencaj vortoj: aperta
(aperti = malfermi), falsa, fusxa, kasxa, komplika, veka.

[3]. Bedauxrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la
kroata lingvo per la cetere suficxe bona programo _Cxapelilo
2.0_.

[4]. Parenteze, mi cxiam suspektis, ke la vorto _desupri_ ne
naskigxis spontane el la langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed
nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis gxin en la
antauxparolo de Henri Vatre al _Humoroj_, de 1969. Cxu solvo de
la mistero?

[5]. La komplimenton _intelekte malhonesta_ uzis ja Silfer mem
pri Gudskov (pri tio poste).

[6]. Padanujo, aux Padanio, aux eble ecx Padlando, laux la nomo
de l' rivero Pado.

[7]. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke
adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas
substantivon (tamen ne cxiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo
"mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni
la vortojn "afero", "(t)io", "cxio", "umo" post ambaux
adjektivoj, kvankam la signifo de cxi frazo verdire pli proksimas
al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj auxtoroj imitis la
neuxtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj
de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio"
aux "la agrabla cxio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o
agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis
oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia
speco de senfinajxa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne
diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza
kvazauxsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena
rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l'
o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de auxtoroj, kiuj
bezonas artikoli aux esei en lingvajxo nuancoplena, tre preciza.
Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aux, kiel diras
Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa
konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la
tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo:
"kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li
laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aux egalas al
"(cxiu) homo", "(cxiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed
fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la
absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aux, koncize kaj sinteze,
"lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu cxi nuanco tre malofte
estas bezonata, kvankam gxi povas montrigxi utila ankaux en
unu-du frazoj de longa aligxenra prozajxo.

[8]. Aludo al la robota policisto cxefrola en la filmo _Robokopo_
(_Robocop_, de Paul Verhoeven, 1987).

[9]. Plia kina aludo, cxi-foje al la filmo _Jxurasa Parko_
(_Jurassic Park_, de Steven Spielberg, 1993; vd. en _Kontakto_,
n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri tiranosauxroj [*].




Glosoj [*]


  cxsv La cxapo de la sterko-vermo, [Jorge Camacho],
       eld. La KancerKliniko, 1995.

  ek   Ekstremoj, Miguel Fernandez, Jorge
       Camacho, Goncalo Neves, Liven Dek, eld.
       IEM, 1997.

  ess  El la sonoraj soloj, Miguel Fernandez,
       eld. IEM, 1996.

  lp   Letero el Palestino, [Jorge Camacho], eld. La
       KancerKliniko, 1990.

  mmi  La Majstro kaj Martinelli, [Jorge Camacho], eld.
       Iltis-Eldonejo, 1993.

  mp   (Deklingva) Manlibro pri Politiko, editoris
       Stefan Maul, eld. FEL, 1994.

  ng   Neologisma glosaro, Henri Vatre, eld.
       Artur E. Iltis, 1989.

  npv  Nepivaj vortoj, Andre Cherpillod, eld. la
       auxtoro, 1988.

  s    Suplemento de PIV, G. Waringhien k.a., eld. SAT,
       1987.

  tb   Tirano Banderas, Ramon M. del
       Valle-Inclan, trad. Fernando de Diego,
       eld. HEF, 1993.

  vsp  En varma, somera postmido, rakonto de Aitor
       Arana, trad. Joxemari Sarasua, aperinta en La
       KancerKliniko, n-ro 84, okt./nov./dec. 1997.


burgero. kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko,
  kiun oni kutime metas mangxocele en trancxitan panbulon kun
  fromagxo, cepringoj, spicajxo aux sauxco ktp: burgerejo,
  fisxburgero, fromagxburgero, furagxburgero (euxfemisme nomata
  'vegetara burgero'); en _[cxsv, ek]_ mi uzis la formon
  'hamburgajxo'.

euxsko. _[ek, mmi]_ vasko [el la euxska].

fetvo. _[npv]_ muftia decido.

geto. _[lp, ng]_ getto, ghetto.

karismo. _[ng, s]_ aparta kapablo influi homojn, kiun grace
  ricevas profetoj, mistkuloj k.s.; auxtoritato bazita sur
  supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de homgrupo;
  granda prestigxo de escepta persono.

kasedo. _[s]_ sonbendo: kasedilo, posxkasedilo.

kidnapi. _[tb]_ (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon
  aux alian kompenson kontraux ties liberigo.

komikso. _[ek]_ plene ilustrita rakonto, felietona aux
  libroforma, konsistanta el longa serio da bildoj.

lo. _[vsp]_ 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7.

mini-. _[npv]_ prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io':
  minijupo.

perestrojko. _[mp, ek]_ reforma politiko aplikita de kamarado
  Mihxail Gorbacxov en Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj
  konsistinta en trakonstruo de la sxtata strukturo.

politburoo. mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista
  partio), cxefa sxtata gvid-organo en Sovet-Unio.

rok(muzik)o. _[[s]]_ vd. en _[s]_ sub 'rokenrolo', sed prefere
  acxetu la lastan diskon de _Persone_.

teleo. _[vsp]_ televidilo [familiare].

tiranosauxro. _[ng, npv]_ fosilia kretacea reptilio.

vanui. _[cxsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb]_ (ntr.) malaperi.




La auxtoro


Jorge CAMACHO (CORDON) [1 individua + 2 familiaj nomoj], naskita
en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en 1980.
Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro de la
Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992. Auxtoro
de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en Bruselo kiel
konferenca interpretisto de Euxropa Unio, el la lingvoj angla kaj
finna al la hispana. Cxefaj verkoj: (traduke) _Astura bukedo_,
_Letero el Palestino_; (originale) _Sur la linio_, _Ibere libere_
[**], _La Majstro kaj Martinelli_, _La cxapo de la sterko-vermo_,
_Ekstremoj_ [**]

[**] kunauxtore kun Liven Dek, Miguel Fernandez kaj
Goncalo Neves.




Bibliografio [kun pardonpeto al Andre Cherpillod (CHERPILLOD, p.
24), kiu prave fajfas pri cxi tiaj pedantajxoj . . .]


ALOS, Hector, AULD, William, BERVELING, Gerrit k.m.a.: _Nefermita
letero al la gazetaro_. En: Esperanto 89. 1996: 1080, p. 74.

[CAMACHO, Jorge]: La Majstro kaj Martinelli. (Repr. de la eld.
Budapest 1993.) Saarbrucken: Iltis-Eldonejo 1993. 30 p.
(Iltis-Serioj. I. Beletro originala. 10).

[CAMACHO, Jorge]: _Silferologiaj studoj_. En: La Kancerkliniko
17. 1994: 71, p. 24-27.

CANETTI, Elias: Masa y poder [Amaso kaj potenco; originala
titolo: Masse und Macht]. Madrid: Alianza Editorial - Muchnik
Editores 1987. 496 p. (El libro de bolsillo. 931).

CASTILLA DEL PINO, Carlos: [artikolo okaze de la prezento de lia
ese-libro El delirio, un error necesario [Deliro - necesa
eraro]]. En: El Pais 1998: 7560 (1998.01.24), p. 31.

CHERPILLOD, Andre: La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto.
Courgenard: eld. la auxtoro 1988, 24 p.

CONDE REY, Marie-France, FELSZEGHY Judit, MARTINELLI Perla:
_Kie(n) la softvaro?_ En: Literatura Foiro 27. 1996: 168, p.
221-222.

DASXGUPTO, Probal: _Post la Arkadioj (Recenza eseo)_. En: Fonto
14. 1994: 163, p. 7-14.

DOBBELAERE, Karel: _Sectes et nouveaux mouvements religieux
[Sektoj kaj novaj religiaj movadoj]_. En: La Revue Nouvelle 1996:
11, p. 52-62.

FERNANDEZ, Miguel, [CAMACHO, Jorge] kaj VALEN, Antonio:
_Langvoroj_. En: La Gazeto 8. 1993: 48, p. 24-25.

de' GIORGI, Aldo: _Reage al LG 60_. En: La Gazeto 12. 1997: 68,
p. 26.

GOLDHAGEN, Daniel Jonah: Hitler's willing executioners [Hitleraj
volontaj ekzekutistoj]. London: Little, Brown and Company 1996.
622 p.

GONCXAROV, Anatolo: _Esperanta nostalgio - cxuebla fenomeno_. En:
La Gazeto 12. 1997: 69, p. 6-7.

GUDSKOV, Nikolao: _Kio ni estas por la ekstera mondo?_ En: La
Gazeto 10. 1995: 59, p. 8-13.

HAUPENTHAL, Reinhard: Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de
Esperanto. Saarbrucken: Artur E. Iltis 1987. 16 p. (Jubilea
Eldon-Serio. III. Esperantologio. 20).

JUARISTI, Jon: El bucle melancolico. Historias de nacionalistas
vascos [La melankolia buklo. Historioj de euxskaj naciistoj].
Madrid: Espasa Calpe 1997. 390 p.

LAGRANGE, Georges: _Demandoj, demandoj kaj respondoj_. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 315-324.

LEJZEROWICZ, Izrael: El la "Verda Biblio". Kaj Babiladoj kun
Horacxo Sercxer. Budapest: Literatura Mondo 1935. 104 p.

LEYK, Jerzy: _De geo- al heliocentra sistemo_. En: Pola
Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p. 3-25.

LEYK, Jerzy: _Sociologia karakterizo de la esperanto-movado_. En:
Zamenhof. Movado. Doktrino. Ryszard Krasxko; Jerzy Leyk; Walter
Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio
1983. 124 p., p. 44-100.

LEYK, Jerzy: _Estimata Leganto_. En: Strategiaj demandoj de la
esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola
Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.

LEYK, Jerzy: _Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, cxu
subjekto?_ En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red.
Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p.,
p. 47-66.

LEYK, Jerzy: _La esperanta socio fronte al la ekstera medio_. En:
Studoj pri la internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent:
AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.

LINDSTEDT, Jouko: _Lingvon familian, heredan . . ._ En:
Literatura Foiro 27. 1996: 162, p. 178-180.

LINDSTEDT, Jouko: _La rajto rekomenci_. En: Literatura Foiro 27.
1996: 164, p. 327-329.

LINDSTEDT, Jouko: [Letero al Ljubomir Trifoncxovski,
cxefredaktoro de LF]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p.
330-331.

MELNIKOV, Aleksandr: _Specifeco de fonaj scioj de la personoj
uzantaj Esperanton_. En: Acta Interlinguistica. Red. Ryszard
Rokicki. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne 1985.
188 p., p. 97-160.

PIRON, Claude: La bona lingvo. Vieno - Budapest: Pro Esperanto -
Hungara Esperanto-Asocio 1989, 112 p.

PIRON, Claude: Kien esperanto? Nepublikigita teksto de prelego
kasede [*] sendita de la auxtoro al renkontigxo pri rauxmismo
okazinta en Svisujo komence de septembro, 1994 (laux informo de
la auxtoro en letero). TTT-versio de la teksto legeblas cxe la
sekva ret-adreso:
_<http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html>_.

RAMONET, Ignacio: _Pensamiento unico y nuevos amos del mundo [La
ununura pensado kaj la novaj mondomastroj]_. En: Como nos venden
la moto [Kiel ili nin cerbosxtopas]. Madrid: Icaria - Mas Madera
1996. 104 p., p. 55-98.

RASXICX, Nikola: La rondo familia: Sociologiaj esploroj en
Esperantio. Pisa: Edistudio 1994. 192 p.

[REDAKCIO de Heroldo de Esperanto: Perla Martinelli, Giorgio
Silfer, Marco Picasso]: _KCE gastigos la Forumon por la
Esperanto-Civito_. En: Heroldo de esperanto 73. 1997: 13 (1944),
p. 1.

REVESZ, Sandor: _Esperantio_. En: Strategiaj demandoj de la
esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola
Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 93-110.

SANCHEZ FERLOSIO, Rafael: _O Religion o Historia [Aux Religio aux
Historio]_. En: Ensayos y articulos. Volumen II [Eseoj kaj
artikoloj. Volumo 2]. Barcelona: Ediciones Destino 1992. 803 p.,
p. 311-351.

SANCHEZ FERLOSIO, Rafael: Vendran mas anos malos y nos haran mas
ciegos [Plu venos mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj].
Barcelona: Ediciones Destino 1993. 200 p.

de SEABRA, Manuel: _Esperanto: nun kaj estonte_. En: La
Kancerkliniko 20. 1997: 81, p. 27-28.

SILBER, Laura, kaj LITTLE, Allan: The death of Yugoslavia [La
morto de Jugoslavujo]. London: Penguin Group and BBC Worldwide
Ltd 1995. 400 p.

SILFER, Giorgio: _Kia socia rolo por la esperantlingva
intelektulo?_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo.
Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146
p., p. 111-118.

SILFER, Giorgio: _Pli ol esperantista periodajxo_. En: Esperanto
87. 1994: 1065, p. 212.

SILFER, Giorgio: _Piramidismo kaj rauxmismo_. En: La Gazeto 10.
1995: 60, p. 23-24.

SILFER, Giorgio: _Novjara salutmesagxo (de baldauxa prezidinto)_.
En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 334.

SILFER, Giorgio: _Esperanto: amasprodukto, kiu elitigas sian
publikon_. En: La ondo de Esperanto 1997: 6 (37), p. 3.

TISXLJAR, Zlatko: _La rolo de la Esperanto-komunumo en la homara
progreso_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red.
Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p.,
p. 130-137.

TISXLJAR, Zlatko: _Cxu ni konstruos novan sxtupon?_ En: Esperanto
90. 1997: 1091, p. 69.

TORRAS I TUTUSAUS, Arnau: Pli ol homo, esperantisto! Zagreb: SEK
(Studenta Esperanto-Klubo) 1996. 48 p.

TRIFONCXOVSKI, Ljubomir: [sentitola redakcia noto]. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 169, p. 266.

VAHA, Blazio: _Defende rauxmismon_. En: La Gazeto 12. 1997: 68,
p. 27.

VATRE, Henri: _Antauxparolo_. En: Humoroj [de AULD, William]. La
Laguna: J. Regulo 1969, 116 p. (Beletraj Kajeroj. Stafeto. 68).

de ZILAH, Eugene: _Diasporo aux fraternitato_? En: La Gazeto 10.
1995: 59, p. 3-5.

de ZILAH, Eugene: _La fontolingvo-teorio_. En: La Gazeto 12.
1997: 69, p. 3-4.




Falsaj nomoj -- kiaj homoj?


  Nur dek kvar versoj licus por versxo de rankoro.
  (Timothy Brian Carr)


Legontojn kaj leguntojn mi avertas, ke cxi-artikole mi traktos
plurajn temojn en mia kutima skandalema stilo. Se vi havas ion
alian por fari, prefere turnu la pagxojn kaj gxin ne legu.

Mi komencos parolante pri pseuxdonomoj. En _Literatura Foiro_
(n-ro 171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla
Ari Martinelli: "Siatempe en _La Gazeto_ [Jorge Camacho] false
atribuis al mi la pseuxdonimon Henriette Beaupaul".

Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia
sespagxa recenzo (pri kiu mi tre kontentas) _Poetino anime
sennacia_, pri la poemaro _Meznokto metropola_ de Krys Ungar (nun
Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn pli fruajn recenzojn, inter
ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri kiu mi
diras, ke gxin verkis "Henriette Beaupaul, pseuxdonomo de Perla
Ari Martinelli", kaj ke gxia titolo "_Meznokto ne-tro-pola_ estas
same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem".
Temis pri mia propra konkludo surbaze de la stilo de l' recenzo,
de la tiama LF-cxefredakta rolo de Perla, kaj de intersxangxo de
opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu pensas,
ke nur Martinelli povis dishaki sxian poemlibron kun tiom da galo
kaj demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de
pseuxdonomoj, la cxiama risko: ke oni prenu vin por iu alia.
Cxiel ajn Martinelli ne rajtas plendi nun, kvar jarojn poste, des
pli ke, estiel cxefredaktanto, sxi mem decidis pri aperigo de la
recenzo kun pseuxdonoma auxtor-indiko. Tiel longe, ke sxi tenas
sekreta la nomon de la pretendate vera auxtor(in)o, mi ne havas
motivojn por eksupozi, ke temus pri iu alia ol sxi. Parenteze,
laux la PIVa difino de la vorto "kalumnio", mi trovas sxian
recenzon eminente kalumnia, kion cetere konfirmas la soneto "Al
recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia jxus
eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".

La atentigo pluas kaj finigxas jene: "Lastatempe Reinhard
Haupenthal same false atribuas al mi la pseuxdonimon Paula
Mahrti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaux Goncalo Neves,
ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia staras aux statas la
afero pri _La manto_. Probal Dasxgupto nomas gxin sxlosilromano
(legu lian leteron fine de cxi artikolo). Kiam aperis en _Monato_
(dec. 1997) la recenzo fare de Goncalo Neves mi miris: "estas
klare, cxu ne?, ke la libron verkis ne Martinelli, sed Aldo de'
Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis konsenti kun la frazo de
William Auld en letero al _Monato_ (feb. 1998), ke Neves "eluzis
tiom da lerto por pruvi malveron". Intertempe la mantalo (kiel
dirus Karolo Picx) igxis nia propra Clinton-Lewinsky-skandalo.
Publikigxis letero de Leen Deij, plia de Auld (kiu parolas pri
"komploto" kontraux Martinelli kaj kiu poste demisiis je
rubrikredakta posteno en _Monato_) kaj ecx unu de De' Giorgi, kie
li neas, ke Martinelli aux li verkintus la libron. Tion ripetas
la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, en _Fonto_ (n-ro 210, jun.
1998), aldonante la superfluan informon, ke ankaux mi ne verkis
gxin (superflua, cxar suficxas kompari ajnan alineon el _La
manto_ kun specimeno el miaj rakontoj por konstati, ke mi ne
kulpus libron en tia "stilo"). Sxajnas al mi, ke nek Bays nek la
redaktejo de _Monato_ pekis aktive aux pasive: tiel longe, ke la
auxtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne havas devon fari
ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraux liaj dementoj, ke
temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se la auxtoro
ajn de tiu neglektinda romano kuragxus eldiri lauxte sian nomon.
Mi tamen ripetu, ke nek _Monato_ nek _Fonto_ meritas punon en
formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas cxies kaj
cxiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj, koncerne
ekzemple homajn rajtojn) oni devas dauxre subteni.

Parenteze, rilate la enhavon de _La manto_ kaj la konformecon de
gxia intrigo al realaj okazintajxoj, certe Martinelli, Silfer
(kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aux malhonorigo
kauxzitaj aux kauxzutaj. Aliflanke tia plendo mem hauxlas cxi
vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la
marcxojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj
akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa logxistiko.

Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, _Fonto_ decidis represi la tutan
recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas
kompreni. Mi tamen opinias stultajxo la publikigon de _Letero de
Dieter Wiesemann_ en n-ro 208, des pli ke tiun Wiesemann
(subskribinton de la antauxparolo al la libro) konas neniu, kaj
ke plej probable gxi estas ekskluziva aux kundividata pseuxdonomo
de Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris
Szimkat).

Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn.
Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon.
Li sciis ankaux, ke gxenerale oni scias tion, kaj ke multaj
suspektas pri De' Giorgi. Ecx pli: Neves sciis, ke oni scias, ke
li scias cxion cxi. Fakte li ne nur sciis, li antauxvidis aux
atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj
kontraux gxi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld,
cxar Neves "eluzis tiom da lerto" tute ne por "pruvi" malveron
nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti, stimuli aux simple
distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la
mallertajn trukojn de la romano. Efektive, se _La manto_ estas
fusxa sxlosilromano, la teksto de Neves pri gxi klaseblas kiel
sxlosilrecenzo plej eminenta.

Se dauxrigi pri pseuxdonomoj, en la montpeliera UK konfirmigxis
al mi (sed cxu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel
Gutierrez Aduriz aperte prezentis sin jen propranome, jen kiel
Liven Dek. Lauxdire Giorgio Silfer, pseuxdonomo de Valerio Ari,
bazigxas sur Fersil, tiu de Ferenc Szilagyi, kaj Lazaro Zamenhof
mem plurfoje subskribis kripte kaj anagrame: Gamzefon, Hemza,
Gofzamen, D-ro Esperanto, N.N., Amiko, Anna R., Unuel, Homo Sum,
Homarano, Aleksandro Naumann kaj Dr X (mi citas laux _L. L.
Zamenhof_: _datoj_, _faktoj_, _lokoj_, de Andre Cherpillod)! Sed,
gxis oni pruvos la identecon de, ekzemple, Waringhien kaj
Varankin, mi hezitus nomi tian kutimon "komuna moro" de
esperantistoj. Prefere oni faru, kiel Eli Urbanova kaj Eugene de
Zilah: subskribi propranome, por ke ne estigxu duboj.

Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiam
_Kooperativo de Literatura Foiro_ (LF-koop) alhxemiis la
sendependan gazeton _Heroldo de Esperanto_ en pamfleton propran
aperis pluraj novaj rubrikoj, inter ili _La lorno de Nicolas
Vanof_. Cxar, laux mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas,
mi rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola
aux en akompano de Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis
publike insulti la filinon de Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul.
1998), sub la titolo _Nomo egala, sed esenco mala_, li skribas
jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj opinias ke, se
iu lancxas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de reago
fare de la akuzito pruvas la akuzon mem. _Li ne sin defendas, do
li kulpas!_ Tiu cxi sinteno estas kontrauxlegxa." Mirigas min la
senhonteco de tiuj linioj! Aux la samnumera aserto de la
redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron, tiuj helpas briligi la
memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska]. Dankon al
ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne,
sinjorino Martinelli! Kiurajte sxi neas al mi, kaj ecx al Gian
Carlo Fighiera, hororita de la metamorfozoj suferitaj de
_Heroldo_, la epiteton "veraj geamikoj" de Ada? Tia frazo estas
insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la inteligento de
Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj
kaj honestaj, ili devus rebapti la foracxetitan gazeton _Hirudo
de Esperanto_.

Vanof petas pruvojn. Cxu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj
atakoj kontraux i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange
aux mi mem? Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili en
_La liturgio de l' foiro_. Tie mi asertas kaj dokumentas i.a., ke
foirismo grade alprenas retorikon surprize similan al tiu de
naciismo, de gentismo kaj ecx de fasxismo. Al frazoj kiel "La
esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aux "Civito
ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: gxi estas
ankaux realajxo kun komuna destino", cxerpitaj el la "kvintezo",
ilia plej fresxa manifesto (_Heroldo_, n-ro 1944, nov. 1997),
foiristoj dauxre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF,
n-ro 173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre
estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia
strukturo sed -- certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj implicas
komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la nuna
esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al koherema
civito." Nu, mi absolute ne bedauxras la mankon de komunaj moralo
aux moroj; felicxe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu fakte bezonas
"internan ideon" (sen-artikole) aux tian "transiron"? Kiu deziras
kaj volas koheri? Certe ne mi, kaj certe ne ankaux multaj aliaj,
cxar gxenerale oni sagxe fajfas pri tiuspecaj galimatioj.

Mi konfesu, ke gxojigis min legi en _Esperanto_ (n-ro 1105, jul.
1998) tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj en _La
liturgio de l' foiro_. Unue, Mark Fettes, kiam li eldiras, ke
"Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati ke Esperanto
funkcias, aux PEN por konscii pri gxia atentinda literaturo!";
poste Lindstedt, en recenzo pri _Aminda_ ("Bedauxrinde el tiu cxi
libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj
aux iliaj gepatroj"), de Leendert C. Deij: "Min persone iom
forpusxis ankaux la provo doni en la enkonduko kvazaux ian
ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed
nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualigxas la farso.

Krome LF-koop'on karakterizas ankaux aliaj fasxismaj moroj kaj
manieroj: absoluta malrespekto al jxurnalisma etiko, maskitaj
auxtodafeoj, cenzurado kaj cenzuremo . . . Tial, kiam Bruno
Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aux Daniele Vitali min
demandas, kial mi dedicxas tiom da vortoj, tiom da tempo al la
agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: cxar mi kontrauxas cxian
manifestigxon de fasxismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj
dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac
kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco Alvarez
Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la PP-registaro) kaj
Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laux la hispana, Euxska
Naciisma Partio; laux la euxska mem, io simila al Euxska Partio
Sekvanta la Cxielestron kaj la Malnovan Legxon]), cxi lasta --
nesuperebla regxo de ambicio kaj ambiguo. Ankaux en Esperantujo
agas homoj nefidindaj; cxu oni restu pasiva cxe iliaj fifaroj?
Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li insiste kaj
malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (cxu sxi kaj Silfer
ne scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi defendas miajn
amikojn". Nu, restu klara, ke mi faras same.

Parenteze, kaj interkonsente kun Goncalo Neves, mi malkasxos nun
la historion de alia (pseuxdo)pseuxdonomo. En julio de 1993,
antaux la Universala Kongreso en Valencio, Kataluna E-Asocio
decidis okazigi kulturan renkontigxon en Barcelono. Elektinte
kiel kunorganizanton LF-koop'on, gxi vidis iom post iom kiel la
originala plano transformigxis (pro desupraj instrukcioj) al
foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de
iberaj verkistoj jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli
trudis forigon de mia nomo. Nu, dum vizito mia al Lisbono
semajnojn aux monatojn pli frue, Goncalo Neves, tiam ankoraux en
kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare kaj malavare
proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun li prezentos
sianome en Barcelono. Dirite, farite. Ne devas mirigi iun ajn,
ke, en forumo kun la ridinde pretenda titolo _La literatura
kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj poetika
relativo_, "nia" prelego konforme titoligxis _Literatoroj kaj
publiko en Esperantujo: cxu konkube aux divorce?_. De sur la
podio Goncalo prezentis mian prelegon en formo legxere modifita
(por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie sidis, krom
Giorgio Silfer kaj mi, ankaux suficxe multaj beletremuloj
ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn
privat-eldonajn ekzemplerojn de _La Majstro kaj Martinelli_,
ankoraux odorajn je fresxa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a
cxapitroj de cxi lasta libreto nomigxas respektive _Estetika
universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo_
(cxu iam antauxe nia beletro montrigxis same, ecx anticipe,
aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emeric Orszag
kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan pornan
tekston: _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: cxu midze aux
franze?_. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis erozii nek la
memoron pri la tiama kunamuzigxo, _ibere libere_ tra la
LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al Goncalo.

Sed evidente ankaux mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj
eble tioma okupigxo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaux
min kontagxis. Ekzemple, en 1994, en la artikolo _Silferologiaj
studoj_ (_La KancerKliniko_, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la
elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo _La Patrolo_". En
letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion
kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de gxiaj rilatoj kun
LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi
eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale
ekzistinta tia, kia LF gxin prezentas", cxar, laux mia kompreno,
LF-koop fagocitis la nomon _La Patrolo_ jam tre frue, kaj nun
uzas gxin kiel legitimilon, kiel auxtoritatan markon, kiel
epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel gxi
faris siatempe pri _Norda Prismo_. Ke LF-koop heredis la markon
_La Patrolo_ laux decido de la dissolva kunsido de la samnoma
grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke gxi
acxetis de Fighiera _Heroldo_'n neniel dementas la fakton, ke gxi
transformis cxi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi
preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la
sterila kagxo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperanto,
ne ia kreuta _Idiot Neutral_.

Cxar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu
al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo
_La Majstro kaj Martinelli_: ornamas gxin al-tema, temotrafa
("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna
indiko pri kopi-rajto sur brosxureto de Kataluna Esperanto-Asocio
pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de _um_) Internaciaj
Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto,
kiun siavice reproduktis _Iltis_ fine de la sama jaro 1993. Se
tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informigxi pli
bone antaux ol simple represi.

Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis cxe
tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi
forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aux 1994 li same
akuzis la paderborne sxulcisman revuon _Speciala Cirkulero_ pro
nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (_Pacienco
necesas, tamen ne indas_), jam publikigita pli frue en la n-ro
1992/3 de _Iltis-Forumo_. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke
la recenzon mi verkis por _Iltis-Forumo_, kaj ke _Speciala
Cirkulero_ reproduktis gxin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos
cxi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de
mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi
povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo
estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita
letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos
iam poste.

Eble tial, ke ne cxiam mi protestis pri cxio protestinda aux
protestenda, mi ankaux neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon"
postuli de Auld, Fernandez aux Minnaja, ke ili cxesigu sian
kunlaboron kun LF, aux de Neves, ke li same faru rilate al la
eldonejo _Iltis_, des pli ke, dum ne estigxis persona konflikto,
oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam
en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego
kontraux _Montara vilagxo_ (traduko de anglalingva romano de Chun
Chan Yeh) sub la titolo _La degenero de William Auld_, mi
trafigxis de miro, honto kaj indigno -- kaj silentis. Katenis min
du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en
Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al
De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia
beletra kariero. Antaux ne longe mi legis la tiaman recenzon kaj
gxian dauxrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis la romanon nek
komparis kun la angla originalo nek sentas ecx plej etan emon
tion fari, kaj cxar mi dauxre trovas min ligita je ambaux
amikecoj, mi malpovas diri opinion pri la recenzo mem. Evidente
Auld kaj aliaj anglalingvaj esperantistoj havis plenan rajton
kontesti la asertojn de De Diego, samkiel cxi tiu siavice rajtis,
ne malpli evidente, kritiki la tradukon de Auld, des pli se
konsideri ke lian hispanigon de la sama romano publikigis la
eldonejo Caralt en 1963. Gxis tiu punkto temintus pri diskuto
inter fakuloj. Sed Haupenthal, elektinte insultan, ofendan
titolon por la recenzo sen antauxe informi cxi ties auxtoron
("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur E.
Iltis", konfesas noto al gxia dua parto), degradis gxin al
neleginda pamfleto. La sekvon cxiu konas: leteroj,
kontrauxleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj
anatemoj kontraux unu kaj la alia flankoj, en tono ascende
malharmonia, iom simile al la nuna tempesto pri _La manto_.

Dirante cxion cxi mi riskas senigxi je la amikeco de Auld, de De
Diego aux ecx de ambaux. Sed mi devas kvitigxi almenaux kun mi
mem.

Kelkaj personoj jam suficxe kompromitis sian sendependecon per
tro rigora "neuxtralismo". Ekzemplo estas Istvan Nemere,
prezidanto (se mi ne mismemoras) de _Esperanta PEN-Centro_, kaj
kiu, en la fino de unu el siaj du prelegoj (cetere stuporige
sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia Junulara
Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la
publiko pri la atakoj kontraux niaj verkistoj, diris simple, ke
li "sentas nenian solidarecon" al cxi tiuj, kaj ke li opinias cxi
aferojn "tempesto en akvoglaso, ne inda je plenkreskuloj". Jen
kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine nur unu plia
tentaklo (kiel la bastarda _Heroldo_) de la LF-polpo, kaj kiu,
malgraux siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn
en la lingvo esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de
Seabra decidis eksigxi el la kataluna PEN). Bele, se tian rolon
plenumos iam glate _Esperantlingva Verkista Asocio_, kiu almenaux
laboras, kvankam modeste, ja demokrate!

Hodiaux mi decidis paroli klare kaj rekte, sen euxfemismoj. Venas
nun la vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan
leteron al li mi sendis en la fino de 1994 aux komence de 1995.
De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu respondas al liaj sendajxoj.
Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld, kaj
antaux ne longe Gerrit Berveling, en _Regxustigo pri nekredebla
insulto_ (_Fonto_, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris
neakceptebla lian rabian atakon kontraux gejoj en recenzo pri _La
ajxoj kaj la sezonoj_, de Ulrich Becker. Kiel siatempe pri la
du-parta recenzo pri _Montara vilagxo_, ankaux nun UEA decidis,
ke gxia libroservo ne disvendu la 16-pagxan paskvilon de
Haupenthal _La debuto de Paula Marthi_, cxar, kiel sufloris al mi
en Montpeliero grava postenulo de la asocio, gxi estas cxiurilate
neakceptinde "subnivela". Mi ne konsentas kun la surogata
proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la Akademio,
sed samtempe mi gxojas, ke tie li ne plu gxenas. Mi ne neas, ke,
kiel Silfer kaj Martinelli, ankaux Haupenthal havas meritojn: se
escepti kelkajn picxismojn k.s., mi admiras la prozon de liaj
elgermanigoj. Estus ekstreme facile karikaturi lin per fizika
komparo kun tiu aux alia besto, sed mi detenos mian plumon de
liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn li
sendube taksas spritaj. Sed, cxar vizagxo ofte spegulas la animon
(se en kor' io sidas, la vizagxo perfidas), mi menciu, ke, post
persona renkontigxo kun li en 1988 aux 1989, mi ne povas forgesi
la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj ridetoj de
Boris Jelcin aux la ksenofobo Le Pen: okuloj kunpremitaj al
mallargxaj sulkoj, muskoloj en afektostrecxo, tremeto cxe la
lipoj. Kun Silfer li kundividas la admiron kaj adoron al sia
personeco. Ne surprize do, ke antaux la festlibroj por Andre
Albault kaj De Diego planataj de _Iltis_ jam aperis tiu por la
50a jarigxo de li mem: _Menade bal puki bal_, kies plej adekvata
titolo estus ja _Menade bal Haupen tal_.

En Esperantujo, kiel en la "normala" aux "ekstera" mondo (diable,
kiaj metaforoj!), oni renkontas cxiajn homtipojn, ankaux la
ekstremojn de la gamo. Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj
bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo Fighiera aux William Auld, jen
gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun pardonpeto al ranoj!),
kies nomojn mi nun ne ripetos. Al cxi lastaj, prevente
ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin
senmanke difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas
nepra kondicxo por limigi kaj izoli la infekton.

Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98,
kiun Probal Dasxgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj
kun eksplicita permeso igi gxin publika (la menciatan
dokumentaron mi nek vidis nek ricevis), kaj kiu modele traktas
plurajn el la antauxaj temoj:


  "Estimata kolegino,

  "Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro
  pri la sxlosilromano. Mi hazarde gxin nek legis nek
  disponas. Sed vi siatempe -- en la rolo de redaktoro
  de LF -- faris al mi plurajn komplezojn. Mi do sentas
  devon ne simple enarkivigi vian zorge kunmetitan
  sendajxon.

  "Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu
  cxi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage
  kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de
  nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la
  troreagadon al veraj aux imagataj stimuloj; sed mi
  komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri
  la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo
  kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi
  ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj,
  kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj
  similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi
  raportas tiun mian konvinkigxon al vi kaj al kolego
  Camacho (al kiu do iras kopio de cxi tiu letero). Mi
  volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj
  ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la
  temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos
  bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj,
  bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi --
  mi simple notas mian anticipan neproteston pri tia
  decido fare de unu el vi. Se mi mem 'cirkulerus', tio
  estus _iniciato_, kaj mi opinias ke ni bezonas pli da
  silentoj kaj da sindetenoj por ke ni atingu ion
  pozitivan, ne pli da iniciatoj.

  "Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas
  la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la
  uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj
  sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj
  oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan
  version de _Hetajro dancas_, kaj vi sxajnas bedauxri
  la nesuficxan komprenon, fare de esperantistaj
  individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de
  sxolsilromanoj.

  "La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama
  religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de
  imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro
  verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj
  nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton
  de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj
  teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli
  'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj,
  kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia
  universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj
  (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos)
  vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron
  specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri
  distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne
  aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do
  juroj kaj juroj.

  "La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de
  cenzurado, kiuj flaris cxie ion suspektindan, kaj
  donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de
  ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj
  literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu
  tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui
  al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi
  ekscesoj. Pro tiaj kunpusxigxoj eble evoluos malpeza
  kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus
  nacisistemara kungregigo.

  "Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj)
  rakontoj pri bengalaj sxlosilromanoj.

  "Altestime, Probal Dasxgupto".


Kaj per tio mi finas. Cxar, kiel admonas min Trevor Steele en
letero, tro pensi pri cxi temoj "malutilas al [mia] verkista
evoluo". Sanon kaj poezion!

Bruselo, 20-21.08.1998 (reviziita je 22-23.02.1999)




Al la busxo de oni neniu povas ordoni

  Baldaux aperos nova kontrauxsilfera filibro de
  Camacho.
  (Aleksander Korjxenkov?)


Pli ol unu jaro jam pasis post la "unua eldono" de _La liturgio
de l' foiro_. Siatempe mi sendis la tekston al du
gazet-eldonistoj, _La KancerKliniko_, kiu _ne povis_ ensxovi gxin
en sian eldonprogramon, kaj _La Gazeto_, kiu unue pretis kuiri el
gxi specialan numeron de la revuo, sed kiu poste _malvolis_ tion
fari, probable pro timo al reprezalioj (juraj aux vipuraj) aux
pro miskomprenitaj neuxtralismo, formalismo kaj gxentlemanismo.
Nu, dum _La Gazeto_ dedicxadis siajn pagxojn malavare al reformoj
kaj surogatoj de nia alphabeto, mi zorgis pri gxia aperigo kiel
privata letero ricevota de kolegoj kaj geamikoj. Laux la paso de
la monatoj venis al mi multaj kaj tre diversaj reagoj, ret- kaj
paper-posxte.

Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de
Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur
intelekta, sed ankaux morala kaj kulturhorizonta, de la infano,
kio bone sidus sur p. 13.

Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la
konstato, ke la manifesta insistado pri krizo de identeco en la
esperantistaro plus la detiama sercxado de propra (kaj nova)
identeco kune emigas konkludi pri identeca krizo gxuste cxe
rauxmistoj mem.

Kaj sendube la Manifesto de Rauxmo pravas pri unu punkto: ke
esperantistoj mensogis kaj mensogas. Al si mem, kaj al la publiko
aux merkato. Sed ne havas sencon anstatauxigi mensogojn per pliaj
mensogoj, mitojn per mitoj, naivajxojn per mistifikoj. Unue
necesas koni kaj kompreni sin. Tial mi elverkis cxi libreton.
Prave diras Hector Alos, ke "estas tiom da _Leteroj el Palestino_
verkendaj aux tradukendaj pli frue ol plia denunco" kontraux la
polpa kliko! Mi konsentas. Fakte, nun, tagojn antaux mia reiro al
Madrido, mi povintus lasi la tuton droni en forgeso. Sed mi
preferis kunmeti cxi heterogenan materialon, fini la cxapitron
kaj turni la pagxon. Kaj dedicxi min al pli gravaj aferoj.

Cxar mi nek fortas nek emas nek tempas entrepreni enketadon, aux
reverki mian tekston (temis ja pri _Elementoj por ekzegezo_, ne
pri ia _Plene Analizita Foirismo_), mi citos cxi-sekve kun la
permeso de la auxtoroj (kaj alfabet-orde laux la familiaj nomoj)
nur kelkajn ilustrajn fragmentojn el parto de la ricevitaj
leteroj. Ni komencu per tiu de Ricardo-Felipe Albert Reyna:

  "Malgraux tempomanko mi forglutis 'La liturgion de l'
  foiro'. Mi nur bedauxras, ke du gazet-eldonistoj
  afable cenzuris gxin. Nu, cxiu scias (aux sciu) siajn
  prioritatojn. Mi apogas centprocente vian tekston.
  Laux mia suprajxa kalkulo ni marsxas al
  enradikigxanta fasxismo, tial mi bonvenigas vian
  provon senmaskigi la foirismon estiel formon de
  fasxismo."

Mi nur aldonu, kohere kun la substrekitaj vortoj komence de cxi
artikolo, ke, dum la sencenzuran kaj skandaleman _LKK_ mi dauxre
apogas kaj simpatias, pri _LG_ mi perdis cxian intereson. Albert
Reyna (kies jxus antauxaj vortoj ehxas la devizon _Kion vi faras
por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie
kontraux la internacia fasxismo!_ -- el hispana internmilita
afisxo, kiun mi uzas ekransxirmile) dauxrigas:

  "Vi eble memoras ke antaux pluraj jaroj mi forte
  sentis min fora de esperantajxoj cxar (mia-dire) 'mi
  ne dividas celojn'. Nu, mi gxojas nun legi vian
  tekston: 'Ni esperantistoj konsistigas malnacion,
  malgenton, malpopolon (jen kio placas al mi!)'. Kaj
  -- plej cxefe --, se Esperantujon regas cenzuro, mi
  diru klare, lauxte kaj elegante, ke Esperantujo ne
  ekzistas, kiel ne ekzistas Fumantujo, Filatelujo nek
  multaj aliaj Fikciujoj (inkluzive de la Klingona
  Imperio)."

Kontrastre, Hector Alos i Font skribas:

  "Mi ekzemple konsideras, ke la kvazauxa komparo de
  (parto de) la esperantistaro al diaspora malplimulto
  estas ricxiga kaj povas montrigxi fruktodona: oni
  povas multon lerni, ekzemple, de armenoj, kiel ili
  sin organizas por vivteni sian kulturon diaspore (de
  la simpla disvendado de libroj kaj revuoj al la
  starigo kaj vartado de stabilaj teatraj aux muzikaj
  grupoj). [. . .] Aliflanke, mi ne plene konsentas kun
  vi, ke esperanto simple estas 'nobla hobio' [. . .].
  Mi tamen kredas, ke cxe ne malmultaj aktivaj
  esperantistoj nia iom aparta kunvivado kaj interagado
  kun homoj el multaj landoj, gxenerale konsiderataj
  'ekzotaj' cxe ni, iom modlis nian mondpercepton."

Nenion mi havas kontraux "kvazauxaj komparoj" aux senpretendaj
metaforoj, kaj mi gxojus, se oni povus lerni same multe de la
foirisma demagogio, kiel de la reala kultura agado de armenoj
(kiun mi, bedauxrinde, ne konas). Cetere, eble iam mi entreprenos
la seriozan instrospekton pri la motivoj de mia esperantumado,
kiun proponas al mi Hector. Sed mi timetas, ke la konkludoj povus
kabeigi cxu min, cxu aliajn . . .

Michel Duc Goninaz unue kritikas la cititan analizon fare de
Piron dirante, ke "_se li 'neniam renkontis esperantiston, kiu
favoris "faligon de la angla"', nu, probable li ne renkontis
multajn esperantistojn, almenaux ne cxiujn, almenaux ne min (ecx
se la vorton 'faligo' mi konsideras neadekvata)_". Aliflanke,
kiam temas pri la manifest-auxtoraj apartigxemo kaj pretendo, ke
nur ili pravas, laux Duc Goninaz "_Piron ne vidis en la unua
peragrafo la uzon de 'ni' ('nia superegoo . . .' ktp), per kiu la
auxtoroj konsideras sin tute ne apartigitaj de la averagxa
esperantistaro, sed ja tre similaj -- ecx se kun lauxdinda
memkritiko_". Kaj fine li prezentas (plian!) pristudindan
vidpunkton:

  "En la tiutemaj polemikoj oni tute forgesis la
  historian dimension. La Manifesto de Rauxmo havis
  kiel cxefan historian taskon (konscie aux nekonscie
  flanke de ties auxtoroj -- tio ne gravas) forgesigi
  kaj, se eble, forvisxi la Deklaracion de Tyreso
  (1969). El tiu cxi vidpunkto la 'Rauxmistoj' de 1980
  (ankaux simbola jaro: entombigo de la jaroj '70!)
  estas la objektivaj komplicoj de la plej tradiciaj
  kaj 'pracelaj' esperantistoj, kiujn ili pretendis
  kritiki."

Preleginte en Rijeko pri cxi temo, okaze de la tiea Internacia
Junulara Kongreso en 1998, mi petis la publikon pri komentoj kaj
demandoj. Pli ol unu auxskultinto diris, ke por li (mi emus
skribi "*gi" por ne pensigi pri vireco) "rauxmismo" signifas
"gxui la (bonan) etoson", t.e. amuzigxi, distri sin, amikumi kaj
umikumi ktp. Nome, ne "labori por la movado, sin oferi,
organizi . . .". Jen la sxibolete kaj sezame moda vorto en
junularaj renkontigxoj, en TEJO-rondoj: ne "interna ideo" nek
"frateco", sed "etoso". Suficxas legi komiksojn de Arnau por tion
konstati. Evidente neniu plu pretas igxi martiro, aux lakeo, aux
putino, de esperanto -- ankaux ne mi. Cxiu volas gxui la etoson,
la lingvon, la vivon, la hodiauxon! Pasis for la tempoj
piramidaj . . . Sed, krom tio, la ekvacio "rauxmismo = gxui la
etoson" montras nur la idean magrecon de la debato en Junularujo.
Simplismo (t.e. pensado per sloganoj kiel "komunismo = cxio por
cxiuj" aux "kristismo = eterna felicxo") facile akiras adeptojn
ankaux en niaj vicoj.

Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de cxi alineo
(parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke
gxuste li estus la auxtoro de _La manto_; se ne li -- do kiu?):

  "Memkompreneble mi legis kun gxuo vian 'liturgion',
  kiu estas sendube tre dokta, detala kaj nepre
  interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas
  atenton, kaj kiun, bedauxrinde, la gxenerala
  esperantistaro, ecx UEA, lauxsxajne tute ne prenas en
  konsideron aux taksas nur margxena, malgrava
  dangxero. [. . .] Mi deziras ankaux klarigi kial mi
  iam skribis ke eble mi estas 'iaspeca' rauxmisto. Tia
  mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la
  esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj
  kaj interesaj homoj, kie mi multon lernis, kie mi
  povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraux
  tio ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama,
  ioma 'fina venko'."

Bele kaj ekvilibr(ig)e komentas Sten Johansson (kiu bonvolu
indulgi la pres-artan modeston de cxi libreto):

  "Mi sxatus komplimenti vin pro via 'liturgia'
  artikolo, kiun mi trovis tre sprita, ege malica kaj
  treege amuza. Mi komprenas gxin kiel vivan kaj trafan
  esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado gxi iom
  malpli-efikigxas de la komparoj kun Hitler, Pinochet
  ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian tekston
  simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elsercxi
  'kamacxajxojn'. Kaj eblus imputi ankaux al vi
  diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta
  'temperaturo' en via artikolo. Ekz. cxu ne povus esti
  reciproka projekcio? (T.e. vian eventualan
  subkonscian neagnoskitan internan despotecon vi
  projekcius sur Silferon, kiu ja prezentas tre tauxgan
  projekcian ekranon . . .)."

Ne povas manki ekstreme konciza prijugxo fare de Goncalo Neves:

  "Hieraux mi (finfine!) legis vian brosxuron. Mi ege
  sxatas gxin, kaj tute ne komprenas kial iuj
  malrekomendis gxian aperigon. Gxi estas sobra,
  objektiva, vaste dokumentita, kaj (kiel cxiam)
  belstila, vortsuka kaj leksik-abunda. [. . .] Temas
  do [. . .] pri dokumento esperantujologia, kiu nepre
  meritas disvastigon, kaj tial mi ege rekomendas ke vi
  klopodu gxin aperigi."

Nek la senkompromise kritika vocxo de Joxemari Sarasua, kun kiu
min ligas filipika korespondado pri naciismo kaj politiko:

  "Gxi vekis cxe mi kontrauxdirajn impresojn. Unuflanke
  mi tre gxuis vian skurgxon al la silfera rondo -- tuj
  partianigxinte por vi senscie pri la kialo, eble pro
  osmoza empatio --, kaj ankaux vian erudician
  vervon . . . Sed aliflanke gxi postlasis cxe mi ian
  senton de vaneco. Komprenu min: la temo mem estas
  sensignifa, kaj mi domagxas la tempegon kiun vi
  perdis dum gxia verkado kaj kiun vi povintus uzi por
  verki viajn sxatatajn [poemojn, novelojn ktp . . .].
  Viaj kritikoj al foirismo sonas prave, kaj povas
  esti, ke mi mem konsentas kun ili. Sed, cxu vere la
  afero tiom valoras? Cxu vi ne pensas, ke foiristoj
  estas elita sektero, mikrominoritata merdero en la
  flako de esperantujo, kiu estas siavice pisguto meze
  de la oceano? Ili nombras ja nur kvar kaj unu
  tamburiston kiu bruas . . .!, la ceteraj akolitoj
  apartenas al la averagxa homtipo kiun vi renkontis
  ekzemple en la lasta [kongreso]. Cxu vere ili estas
  la avangardo de ia nacia fronto konkerunta ian
  promesitan landon? Cxu vi iam serioze ekpensis pri
  risko de etnigxo de la esperantistoj, pri fondigxo de
  ia esperanto-nacio? Sub la egido eble de prezidento
  Silfer? Estas groteske . . . Vi banaligas kaj
  distordas naciismon gxis ekstremoj de nerekoneblo.
  Laux mia scio, etnismo -- aux gentismo aux kia ajn vi
  volas nomi gxin -- lauxmodas ne lastatempe sed de la
  frua dek-nauxa jarcento, de kiam la germanaj
  romantikuloj. [. . .] Ankaux vi kvazaux urinus ekster
  la pisujon . . .". Tamen poste li ret-esprimas sin
  jene pri la jxusaj komentoj: "Mi nur bedauxras, ke
  ekster sia kunteksto ili aspektas pli negative ol
  intencite: mi ja tre sxatis legi la libreton."
  Dankon, Joxemari!

Fine, ecx Jakvo Schram, eldonanto de la libreto, kiun vi nun
legas, cxe la komenco reagis jene:

  "Unuflanke mi admiras la verkon pro gxia strukturo,
  vort-uzo, precipe kiel vi malkasxas la
  Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: cxu
  necesas uzi vian valoran tempon por skafandri
  [provizi per fresxa aero] organizon sensignifan?
  [. . .] Evidentas ke vi klopodas malkasxi la papajn
  revojn de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro
  direktas sin al 'elita intelektularo' [. . .] mi min
  demandas, cxu tiu grupo ne estas suficxe sagxa por
  funkciigi siajn proprajn cerbojn kaj konstati ke
  Silfer nur revas pri simpla adeptaro."

Poste, sxangxinte (evidente) la opinion, li konfesis: "_La tutan
vivon mi jam revas pri mia nomo sur la nigra listo de LF-koop_".
Deziro plenumita!

La pagxosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi
supozas) Aleksander Korjxenkov en la artikolo _Rondo vere
"familia"_ (_La Ondo de Esperanto_, 1999:1): "_Drasxan publikan
kritikon [fare] de la vidvo de la antauxa redaktorino ricevis
Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves dauxrigis
ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la
redaktorinedzon Silfer (baldaux aperos nova kontrauxsilfera
filibro de Camacho)_". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj
al rusaj kolegoj mi lasas la taskon ekanalizi la rusan version
aux surogaton de foirismo, kiun Korjxenkov kaj K-io lauxdire kaj
onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila al
tiu de kamarado Gorbacxov en la balot-intencaj sondoj. Strange,
se, per reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander,
Giorgio kaj Perla sukcesos fondi rondon familian tute propran,
sen erarintaj filoj kaj favaj sxafoj!

Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la
kritikatoj. En sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj
svagaj kaj ambiguaj, kvazaux temus pri la sekso de l' angxeloj,
Silfer (en _Bonan matenon, HdE_ 1962-1963, 31 dec. 1998, p. 1 kaj
8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laux la nomo
Niemojewski, auxtoro de artikoloj en _Pola Esperantisto_ en 1914
(!), kadre de "kampanjo kiu alprenis klare kontrauxjudan
karakteron". Konata metodo: cxiujn kritikajn vocxojn ili eljxetas
en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo. Oportuna
stampilo! Kritikanto igxas antisemito, "*anarkoidulo", persono
kiu "trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Cxu necesas
proklami, ke mi kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn
kaj legas librojn fare de judaj auxtoroj? Ke cxi-monate mi legis
_Se cxi tio estas homo_, de Primo Levi? Sed cxu diri ankaux, ke
jxus antauxe okupis min _Kultura antropologio_, de Marvin Harris,
kaj _La senmorta semo_, de Jordi Ballo kaj Xavier Perez, kaj tuj
poste (t.e. gxuste nun) _Fundamentaj mensogoj de la katolika
eklezio_, de Pepe Rodriguez? Kiun tio koncernas? De kiu do peti
la _nihil obstat_ (eklezia aprobo, imprimaturo)? Cxu de la
Kooperativo? Aux de la esperantuja PEN-klubo?

Cxar ankaux ekster Esperantujo troveblas interesaj legajxoj,
tauxgaj por fari komparojn. Oni povas vidi, ekzemple, ke la agado
de _Esperanta PEN-Centro_ havas mondajn precedentojn, kiel
montras la perua verkisto Mario Vargas Llosa en _Carta a
Kenzaburo Oe_ (_Letero al K.O._; _El Pais_, 17.01.1999, p. 15):
"_Mi ne sciis, ke, en la sepdekaj jaroj, la japana PEN-klubo
rifuzis protesti kontraux la persekutado de la korea poeto Kim Ji
Ha. Dum mia tri-jara prezido de Internacia PEN-Klubo mi trovis,
ke kelkaj Centroj malobservis sian devon batali kontraux cenzuro
kaj kontraux politika molestado de verkistoj, nome la
ekzistokialon mem de la institucio. La plej dolora kazo estis tiu
de l' argentina romanisto Antonio di Benedetto, viktimo de la
armea diktaturo, por kies liberigo kampanjis Internacia
PEN-Klubo, kaj kiun eksigis la bonaera PEN pro nepago de kotizoj.
Tiaj cxi skandalaj kazoj estis tamen ne la regulo, sed escepto._"

Intertempe, suplemente, aperis novaj dokumentoj. "Sed" -- kiel
kutimis aldonacxi la sengusta auxtor(in)o de _La manto_ -- "tio
encxapitrigxos venontpagxe".

Bruselo, 01.03.1999




Intertempe ni legis . . .


. . . en _Heroldo de Esperanto_, n-ro 9-10 (1956-7), 10 septembro
1998, la sekvajn tekstojn, resp. sur p. 1, 4 kaj 5:




  Pakto nigre sur blanko


  Kunvokis Esperanta PEN-Centro kaj E-Radikala Asocio,
  organizis KCE, la dutagan Forumon prezidis ambasadoro
  Gyorgy Nanovfszky. Aligxis 25 establoj.

  Post la inauxgura parolado de Giorgio Silfer kaj
  raporto de Giorgio Pagano, la delegitoj pritraktis la
  diversajn demandojn, al kiuj respondas tri
  dokumentoj: la Pakto kaj aplikaj rezolucioj.

  La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento
  kiu engagxas la subskribintojn (post la ratifoj de la
  respektivaj Asembleoj) al reciproka helpo, al la kreo
  de komuna kondutkodo pere de arbitracia instanco
  (kies sidejo estos en Svislando) kaj al atingo de
  kelkaj celoj pere de Evolukomisiono (EKo), kies
  sidejo estos en Romo. Prioritataj celoj estas la
  agnosko pri nia lingvo kaj gxia komunumo fare de la
  Bureau des langues moins repandues en Dublino, kaj la
  preparo de konstitucia cxarto por la Esperanta
  Civito. Provizora referenco por la arbitracia
  instanco (nomata Kortumo) estas la svisa civila kodo,
  kaj modelo por tiu konstitucia cxarto estas la
  senteritoriaj civitoj (kiel la ordeno de la Maltaj
  Kavaliroj), korektita laux la federalismaj principoj,
  anstataux centralisma hierarkia akso. La Pakton la
  Forumo aprobis per 12 vocxoj favoraj, 2 sindetenaj
  kaj 1 kontrauxa (la IFEF-delegito): cxi lasta estis
  tamen kandidato kiel vicmembro al EKo, kaj tie
  elektita.

  La dua Forumo, kunigonta cxiujn establojn, kiuj
  ratifos la Pakton, invititojn kaj observantojn, estos
  kunvokita de EKo minimume post unu kaj maksimume post
  du jaroj.

Sekvas nun la jam fama pakto (teksto konforma al la originalo,
krom unu korekto: "neapelacieblaj" anstataux "neapelaceblaj" en
la originalo):




  La subskribintoj lancxas la sekvan proponon de


  Pakto por la Esperanta Civito


  1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito.
  Gxi engagxas la subskribintojn de la Pakto nur se la
  suverena instanco (la gxenerala Asembleo) de la
  respektivaj establoj ratifas gxin.

  2. Se la establo ne havas propran juran personecon
  (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la
  kolektivo aux individuo kun jura personeco aux
  civilaj rajtoj kiu posedas gxin.

  3. Al la Pakto eblas aligxi en kiu ajn momento, laux
  la proceduro en la artikoloj 1 kaj 2. La aligxo
  ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus
  unu) de la jam aligxintaj aprobas.

  4. El la Pakto eblas retirigxi nur pro: a) pruvita
  malfondo de la establo; b) verdikto de la arbitracia
  instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en
  la Pakto, kiuj sxangxus gxian nunan strukturon kaj
  celaron.

  5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la
  paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto; b)
  formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi
  eventualajn konfliktojn per arbitracio.

  6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto
  estas: a) la Evolukomisiono (EKo); b) la Kortumo por
  la Esperanta Civito (Kortumo).

  7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn
  taskojn: a) cxiujare prepari raporton pri la evoluo
  de Esperantio; b) fari proponojn, ankaux organizajn,
  por la progreso de E-io laux la Kvintezo; c) kunvoki,
  ene de minimume unu kaj maksimume du jaroj, la sekvan
  Forumon por la Esperanta Civito; d) legitimi lokajn
  kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta
  Civito; e) prepari la Konstitucian Cxarton de E-io,
  cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de
  la Esperanta Civito.

  8. EKo konsistas el kvin membroj kaj tri vicmembroj,
  elektitaj de la unua Forumo por la Ea-Civito.

  9. La sidejo de EKo estas en Romo. EKon financas
  libervole la paktintoj.

  10. La Kortumo estas la arbitracia instanco de la
  Pakto. Gxi konsistas el tri membroj kaj du
  vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara
  mandato, inter la esperantistoj konataj pro sia
  honesteco kaj ekvilibro.

  11. La sidejo de la Kortumo estas en La
  Chaux-de-Fonds. La Kortumon financas la establoj kaj
  homoj kiuj sin turnos al gxi por arbitracio.

  12. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj.
  Se iu ne estas kontenta pri la verdikto, tiu povas
  sin turni al la kunveno de la paktintoj (Forumo por
  la Ea-Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto)
  la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.

  13. La Kortumo verkos iom post iom komunan
  kondutkodon, kiu estos parto de la renovigota Pakto.
  Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa
  Civila Kodo.

  14. Por cxiu dokumento, unuavice por la interna
  regularo ellaborota de EKo, la cxeflingvo estas
  esperanto.

Sekvapagxe oni povas legi:

  La Evolukomisiono elektita kadre de la Unua Forumo
  por la Esperanta Civito: David Buhlmann, Judit
  Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso, Ljubomir
  Trifoncxovski.

Nomoj grandparte jam konataj . . . En la sama numero oni informas
ankaux pri tio, ke en la montpeliera UK mi aliris la gicxeton de
_Literatura Foiro_ kaj _Heroldo_ (leginte cxi-revuan artikolon
pretendantan dekreti, kiuj estas la veraj geamikoj de Ada
Fighiera Sikorska) kaj alkriis ilin (la LF-rondon) "fasxistoj".
Ne mensogis la tiama dejxorantino, Judit Felszeghy: mi tiel faris
kaj tion diris. Mi profitas la okazon por ripeti, ke: 1) pro gxia
retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco; 2) pro gxiaj
konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj
3) pro gxiaj provoj silentigi kritikajn vocxojn internajn kaj
eksterajn -- pro cxio cxi mi opinias foirismon la esperantuja
ekvivalento de la politika nocio "fasxismo", ekzemple laux la dua
PIVa difino: "Cxia reakcia kontrauxmarksisma kaj naciisma
movado". Tamen, konsiderante iliajn fusxecon kaj neprofesiecon
indus enkonduki la neologismon "fasxuloj", el la latenta radiko
"fasxa" (politike malrugxa), simile al la vorto "facha" en la
hispana lingvo.

Nu, ni dauxrigu. Aleksander Korjxenkov afable permesis reprodukti
intervjuon kun Silfer aperintan en numero1998:10 de _La Ondo de
Esperanto_ (_LOdE_). Ne surprizu onin la silferajxo, ke
"rauxmismo kondamnas la provojn de ortografiaj reformoj"; la
samon papagis Martinelli en cirkulero al rete atingeblaj
akademianoj (mi citas sen sxia permeso, cetere), kie sxi preferis
paroli pri "rauxmisme orientitaj esperantologoj". Jen la
intervjuo:




  Forumo por la Esperanta Civito


  "Kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro
  pri la kuna valora faritajxo kaj la strebo al kuna
  farotajxo". Tiu cxi aforismo de J.E. Renan trafe
  situis en la salono Humbert, urba biblioteko de La
  Chaux-de-Fonds (Svislando), kie 9-11 auxg. 1998
  disvolvigxis la unua forumo por la Esperanta Civito.
  Ni demandas al Giorgio Silfer (GS), kiu inauxgure
  paroladis: kiu estas la diferenco inter cxi tiu
  forumo kaj la strategia forumo kunvokita de UEA en
  Montpeljero?

  GS: Estas pluraj diferencoj. Unue, la forumo de UEA
  dauxris du-tri horojn, dum la alia du-tri tagojn: tio
  tuj videblas el la kvanto kaj kvalito de la
  respektive aprobitaj dokumentoj. Due, la forumo en UK
  estis fermita al kelkaj: ERA estis rifuzita,
  ekzemple; male, en KCE ekzistis neniu rifuzo -- cxiu
  estis bonvena. Trie, la forumo en Francio traktis
  esence unu demandon: kiel kontribui al Kampanjo 2000?
  En Svislando estis traktitaj pluraj, kaj tute
  alispecaj demandoj, cxiukaze ne funkciaj al unu
  difinita asocio. Kvare, la forumo de UEA ne havas
  verajn precedencojn; male, Cxauxdefono 1998 dauxrigas
  la tradicion de Rauxmo 1980, Varsovio 1984, Segedo
  1988. Kvine, la forumo de UEA ne startis de komuna
  denominatoro, dum en la Forumo por la Esperanta
  Civito tia ekzistis: temas pri La Kvintezo, proponita
  de LF-koop.

  LOdE: Gxuste La Kvintezo, kaj la vorto Civito, donas
  la impreson ke la svisa forumo estis tro
  antauxkondicxita . . .

  GS: Se tiel estus, ne aligxus tiom da establoj
  (entute 25), kaj tiom diversaj: internaciaj
  fakasocioj (fervojista, sciencista), politikaj (IKEL,
  ERA), landaj (hungara, kataluna, svisa), lokaj (el
  Bulgario), Akademio de Esperanto, kulturcentroj (KCE,
  Lesjoefors en Svedio, IIC en Italio), redakcioj
  ("Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto",
  "Kontakto", Radikala radio), eldonejoj (LF-koop),
  bibliotekoj, OSIEK, Esperanta PEN, SAT . . . Neniu
  sentis sin antauxkondicxita. La debato estis vigla
  kaj libera, sub la tagprezido de Gyoergy Nanovfszky,
  Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifoncxovski. La
  dokumentoj ne estis aprobitaj cxiam unuanime, pri la
  Pakto estis sindetenoj kaj unu kontrauxa vocxo.

  LOdE: Kion diras la Pakto?

  GS: La Pakto por la Esperanta Civito estas
  interkonsento (ratifota de la asembleoj de la
  respektivaj establoj) celanta la starigon de komuna
  arbitracia instanco (la Kortumo), kiu difinos
  gxeneralan kondutkodon, kaj de konstitucia cxarto.
  Tiudirekte laboros kvinopa Evolukomisiono, elektita
  de la Forumo mem. La tuto rememorigas pri Gruetli,
  kie en 1291, danke al la jxuro de tri kantonoj,
  ekestis la svisa konfederacio.

  LOdE: Cxu vi ne celas krei ian specon de anti-UEA?

  GS: Ne, kaj la plej evidenta pruvo por tio estas, ke
  eblas aligxi al la Pakto kaj samtempe al la Strategia
  Forumo interne de UEA. Temas pri pakto por, ne
  kontraux io. Memkompreneble, gxin karakterizas certa
  koncepto pri Esperantio. Estas interese rimarki,
  tiurilate, ke la sociologia modelo de diaspora lingva
  minoritato, inspirita de rauxmismo, evoluis danke al
  la Forumo. La Esperanta Civito alprenos la
  konstitucian modelon (korektitan al federalisma
  direkto) de aliaj senteritoriaj civitoj, kiel la
  ordeno de la maltaj kavaliroj. Aliflanke, la
  Evolukomisiono laboros por atingi agnoskon fare de la
  dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj.

  LOdE: Cxu do baldaux Esperantio havos propran
  futbalteamon verdestelitan?

  GS: La paktintoj ne elektis la modelon de nacisxtato,
  sed de lingva kolektivo sen teritoria ligiteco.
  Esperantio havas flagon kaj himnon, havis monunuojn,
  eble havos posxtmarkojn. Sed ne armeon, nek
  futbalteamon.

  LOdE: Cxu la decidoj de Cxauxdefono havos apartan
  efikon interne de LF-koop?

  GS: Laux mi jes. La kulturpolitika dimensio farigxos
  malpli grava, kompare kun la produkta kaj administra.
  La epoko de la "entrepreno-partio" baldaux finigxos.
  Same kiel la Esperanta PEN transprenis de LF-koop la
  taskon demonstri la valoron de esperanto kiel arta
  perilo, la Forumo por la Esperanta Civito povos
  transpreni la taskon demonstri la valoron de nia
  lingvo kiel identigilo.

  LOdE: Kiam denove kunvenos la Forumo, kaj el kiuj gxi
  konsistos?

  GS: Iam inter auxgusto 1999 kaj auxgusto 2000, laux
  decido de la Evolukomisiono (kies membroj estas David
  Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco
  Picasso kaj Ljubomir Trifoncxovski, vicmembroj Romano
  Bolognesi, Gyoergy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer).
  Rajtos aligxi nur la establoj subskribintaj la
  Pakton: kompreneble ankaux ne partoprenintaj en la
  unua Forumo. Praktike, temos pri la Forumo de la
  Paktintoj.

  LOdE: Kiun sintenon havos la Forumo rilate al la
  lingvo mem? Cxu gxi agnoskos la auxtoritaton de la
  Akademio kiel "lingva kortumo"?

  GS: Mi opinias ke la sinteno estos konservative
  fundamentisma, tial ke ni kredas esperanton
  transnacia kulturlingvo, kaj ne internacia helplingvo
  plibonigebla (kiel asertas Andre Albault) por la
  "fina venko" . . . Rauxmismo kondamnas ekzemple la
  provojn de ortografiaj reformoj, kun kiuj koketas
  Iltis-anoj kaj kelkaj (eks)membroj de la Akademio. Se
  la Akademio mem ne distancigxos de ili, mi persone
  kontrauxos asigni al gxi la rolon de "lingva
  kortumo".

  LOdE: Al kiu, do?

  GS: La decido apartenos al la Forumo de la Paktintoj,
  sed gxi dependos, mi emfazas, de la sinteno de la
  Akademio mem.

  LOdE: Kie aperos la diversaj dokumentoj de la Forumo?

  GS: Unuavice en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de
  Esperanto", de kie ili estos libere kopieblaj.

Mi lasas al aliaj respondi al cxi kulmino de absurdo. La
cxi-sekva artikolo de Lindstedt publikigxis en numero 1998:11 de
_La Ondo de Esperanto_, kaj tiu de Corsetti respondas al iu
neidenta praversio de gxi rete dissendita.




Jouko Lindstedt

Esperantujo apartenas al cxiuj


La intervjuo kun Giorgio Silfer en _LOdE_ 10/98 kaj la
(kontraux)kongresa numero 9-10/98 de _Heroldo de Esperanto_
raportas pri la "Forumo por la Esperanta Civito", okazinta en
Svislando kaj iniciatita de LF-Koop. Oni povas konstati, ke la
tiel nomataj rauxmistoj nun definitive forlasis la koncepton de
Esperanto kiel ideo kaj movado strebanta al pli justa lingva ordo
en la mondo: nun la cxefa celo estas "atingi agnoskon fare de la
dublina Buroo de la mapli disvastigitaj lingvoj"! Sendube tia
elpasxo inspiros la mondan gazetaron al spritaj artikoletoj pri
tio, kiel la esperantistoj fine konfesas sian malvenkon. Cxu
Zamenhof deziris defendi malgrandajn lingvojn nur kreante unu
plian?

Laux la analizo de Silfer en _Heroldo_, la spertoj en PEN-klubo
[!] montris, ke la monda lingvo-problemo ne estas tia, kiel la
esperantistoj kredis. Li pledas por pli vasta uzo de la hispana
kaj araba kiel laborlingvoj en internaciaj organizoj. "Poste,
eventuale, je individua nivelo, ekzistos ankaux la solvo de la
lingva problemo pere de alternativa komunikilo." Estas interese,
se vere tia estas la nova linio de Hungara Esperanto-Asocio aux
Svisa Esperanto-Societo, kiuj partoprenis la Civito-Forumon. Se
ni iam povos ekscii, kiuj vere partoprenis: la redaktoro de
_Kontakto_ sciigis al mi, ke la revuo neniam aligxis nek
partoprenis, malgraux tia informo fare de la civituloj. La
Akademio de Esperanto aligxis per decido de la antauxa gvida
duopo (Bormann kaj Martinelli), sed la nova estraro elektita
antaux ol la Civito-Forumo okazis sendis nenian oficialan
reprezentanton al gxi.

La Civito estas provo de la rauxmistoj uzurpi la koncepton
"Esperantujo". La Pakto aprobita en la Civito-Forumo antauxvidas
preparadon de "Konstitucia Cxarto de Esperantio". Sed gxi neniam
estos mia konstitucio, tamen mi apartenas al Esperantujo.
Almenaux ekde la Bulonja Deklaracio estas klare, ke cxiu uzanto
de Esperanto rajtas sin nomi esperantisto, oni bezonas subigxi al
neniaj organizoj.

Siatempe, la Manifesto de Rauxmo (kiun mi kunverkis kun Silfer)
celis deklari, ke ekzistas ne nur la Esperanto-movado, sed ankaux
la Esperanto-komunumo. Gxi ne estis la unua, nek la lasta
dokumento de esperantistoj, kiuj emfazas tion. La komunumo kaj la
movado (kies celojn formulas tre klare la Manifesto de Prago)
kompletigas unu la alian. La movado devas esti organizita, la
komunumo estas nefermita, plurcentra, libera. Se oni komencas
organizi la komunumon -- ecx se "federalisme", ecx se en la
spirito de Grutli 1291, kiun supozeble cxiu barata, japana kaj
brazila esperantisto konas -- se oni do pretendas organizi la
komunumon, oni nur kreas duan movadon. La komunumo restas ekster
cxiaj organizaj provoj. Tial la rauxmistoj perfidis la Manifeston
de Rauxmo.

Silfer estas lerta propagandanto: laux li la Montpeljera
Strategia Forumo de la Eperanto-Komunumo okazis "interne de UEA"
(kio ne veras, alie ja ekzemple SAT ne aligxus!), dum la
Civito-Forumo estis ideale malfermita al cxiuj. Tamen, oni ja
povis facile antauxvidi, kiajn dokumentojn la Civito-Forumo
akceptos, cxar la rauxmismo jam delonge estas nur tia, kia gxin
degnas difini LF-Koop kaj Silfer mem.

Por doni unu ekzemplon: la Manifesto de Rauxmo havas unu
cxapitreton pri "La kongresoj kiel vojo al kresko": "Internaciaj
kongresoj kaj renkontigxoj estas esencaj por la asimiligxo de
homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte
inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj
funkciulaj kunvenoj . . ." Estas malfacile akordigi tion kun la
kolosa cxikanado pri la cxi-jara Universala Kongreso en la
rauxmisma _Heroldo_, kie oni plendas gxuste kaj precize pro tiu
asimila, komunum-fortiga rolo de UK. Sed aliloke en la gazeto oni
jam povas legi, ke Silfer gxustigis tiun parton de la Manifesto:
ekde nun ni parolu pri la Esperanto-centroj kiel vojo al kresko.
Cxu cxio cxi rememorigas vin pri certaj ideologioj kaj iliaj
rajtigitaj interpretistoj?

En la intervjuo de _LOdE_, Silfer diras: "Rauxmismo kondamnas
ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj." Mi ne subtenas
ortografiajn reformojn, sed certe ni neniel pensis pri ili en
Rauxmo en 1980! Sed ne estas la unua fojo, ke Silfer akaparas la
rajton interpreti, kion la rauxmismo "ekzemple" kondamnas aux
aprobas. En _LOdE_ li postulas, ke la Akademio de Esperanto
distancigxu de certaj reformemuloj, alie gxi ne plu rajtos esti
la "lingva kortumo" de la civituloj. Malofte iu tiel arogante
starigas kondicxojn al la Akademio kiu, kompreneble, neniel
bezonas sin esprimi pri tio, kion faras ekzemple gxiaj eksmembroj
Albault aux Haupenthal. La Akademio ne cxesis apogi la
Fundamenton, kaj cxiu esperantisto ja povas facile kompari
radikalajn reformprovojn kun la Fundamento.

Mi ne timas por Esperantujo: tia megalomania entrepreno kiel la
"Civito" nepre fiaskos. Sed mi bedauxras cxiujn esperantistojn,
kiuj estos misgvidataj de gxi kaj devos per amara sperto lerni,
ke en Esperantujo trovigxas lertaj propagandistoj por malplenaj
ideoj. La rauxmistoj ja neniam povus mem kreskigi la komunumon:
oni farigxas esperantisto pro simpatio al tiuj idealoj de
tutmonda identeco kaj lingva egaleco, al kiuj la "Civito" turnas
sian dorson -- oni ne esperantistigxas por aparteni al
senteritoria ludnacio aux al nova Malta ordeno. Tial la rauxmismo
devas cxiam paraziti sur la serioza movado.




Renato Corsetti

Ne tusxu esperantistojn


Kiu diras ke suomoj estas tre trankvilaj silentuloj? Jouko, vi
rajtas peti la honoran civitanecon de Malto. Mi kaj [Jorge]
Camacho, kompare kun vi, estas veraj nordanoj. Aliflanke, pli
bone ol mi aux [Jorge] vi elektas la temojn, pri kiuj vi
eksplodas. Temas pri principaj temoj.

Tio, kion Heroldo raportis, estos studata en lernejoj por
jxurnalistoj kiel tipa ekzemplo de lerta misinformado.
Kompreneble cxiu revuo rajtas elekti sian stilon.

Kiam temas pri la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo, kies
unua kunsido okazis en Montpeliero, mi povas nur diri ke en gxi
estas loko por cxiuj (mi substrekas: cxiuj) organizajxoj,
centroj, kooperativoj ktp. de esperantistoj.

Mi refaras cxi tie publike la inviton, kiu estis farata al la
unuopaj organizajxoj. Se KCE, LF-Koop, PEN-Klubo aux kiu ajn alia
organizajxo volas aligxi al tiu Forumo, la pordoj estas vaste
malfermitaj. La forumo celas kunligi cxiujn erojn de la
esperantlingva komunumo, por ke ili amike kaj samnivele kunlaboru
unu kun la alia. Ne estas antauxkondicxoj aux subskribendaj
dokumentoj.

Pri la idearo de sendependa "kvazaux-sxtato", mi ne havas ion por
aldoni al tio, kion Jouko diris.

Mi volas iom korekti tion, kion Jouko diris: "Kiam oni komencis
vidi tion [la gravecon de la komunumo] ankaux en UEA-rondoj -- ne
malplej pro la analizoj de Humphrey Tonkin". Nu, kvankam Humphrey
Tonkin havas multajn meritojn, mi volas diri ke jam Hodler pensis
cxefe pri la komunumo, kiam li fondis UEA'n.

Krome, kiam venas riprocxoj al UEA, ofte tiuj riprocxoj estas de
la speco: "Vi nur okupigxas pri administrado de la membroj kaj
servoj al ili. Vi dedicxas tro malmultan energion al disvastigado
de Esperanto".

"Kio min ofendas kvazaux persone, ecx se ne estas persona afero,
estas la provo de la 'civito' uzurpi la koncepton 'Esperantujo'
(kvankam en la misformo 'Esperantio')." Kaj mi aldonas ke mi
persone estas multe pli ofendita, kiam oni klopodas trompi
simplajn esperantistojn. Mi konas amason da simplanimaj
esperantistoj, kiuj eble ecx konfuzas SAT kaj UEA, sed kiuj
dedicxas al la afero de Esperanto sian tempon kaj monon, sen ecx
la espero esti menciataj en la bulteno de la loka klubo. Kiam oni
klopodas trompi tiujn sindonemajn homojn per distordo de la
faktoj kaj per svingado de alte sonaj konceptoj, por celoj pri
kiuj mi ne volas paroli, mi igxas pli kolera ol Jouko, cxar tio
similas al sxtelado de bombonoj cxe infanoj. Ne tusxu
esperantistojn. Se vi volas vi havas la tutan neesperantistan
mondon je dispono. Provu tie.




Claude Piron

[Pri "eminentaj" esperantistoj]


Sxajne duflanka karaktero estas ofta afero cxe "eminentaj"
esperantistoj. Mi ne havas specialan klarigon pri la fenomeno,
sed mi konstatas, ke la esperanto-mondo allogas homojn (aux pli
facile ol aliaj medioj havigas teneblan lokon al homoj) kiujn
karakterizas tuta serio da tipaj trajtoj:

+ ili havas pri si altan, se ne diri grandiozan, opinion;

+ ili emas jugxi kaj kondamni;

+ ili agas, skribas, parolas, kvazaux estus evidente, ke ili
rajtas jugxi kaj kondamni, kaj por tio kompetentas (aux pli
kompetentas ol cxiu ajn alia);

+ ili ne havas dubojn pri sia praveco;

+ ili estas afablaj, amikecaj, kelkfoje ecx cxarmaj en
interpersonaj rilatoj;

+ ilia cerba funkciado estas tipa pri la maldekstra duonsfero,
pli analiza ol sinteza, pli teoria ol praktika, pli "fakta" ol
"etosa", pli "pensa" ol "senta" aux "intuicia";

+ ili ne povas pritrakti ion, kio ne estas nete difinebla;

+ ili emas konsideri, ke cxiu problemo povas havi nur unu gxustan
solvon;

+ ili estas ne tre toleremaj (konsekvenco de la jxus citita
trajto en la sfero de interhomaj rilatoj);

+ ili evitas person-al-personan alfrontigxon, sed tre ofte
diskonigas siajn jugxojn publike (ili neniam sendos al vi
leteron, sed ne hezitos publikigi artikolon aux pamfleton pri
vi);

+ ili montrigxas nekapablaj konsideradi argumenton kontrauxan al
ilia starpunkto (ili rebatas antaux ol pripensi, aux simple
ignoras la fakton, ke iu alia malsamopinias);

+ ili povas paroli rapide kaj verve, kaj ridigi publikon (ofte
per sia ironio);

+ ili fakte ne elportas kritikon (kvankam ili povas tion
sxajnigi);

+ ili ofte havas tre rigidan, fortan opinion pri tre eta, negrava
detalo;

+ ili havas rapidan, akran inteligentecon, kiu koncentrigxas unue
aux nur sur la negativaj aspektoj de la koncerna afero;

+ ili havas bonegan memoron, kaj sekve grandan erudicion, ofte en
tre diversaj kampoj;

+ ili fascinas, dum tempo, parton de la koncerna publiko, kiu
povas portempe surpiedestaligi ilin: la piedestalon ili videble
(infanece) gxuas;

+ al multaj ili donas la impreson, ke ili pli sxatas ideojn kaj
abstraktajxojn (regulojn, principojn . . .) ol homojn;

+ ili estas tre netaj, klarliniaj kaj relative rigidaj en la
maniero korpe teni sin aux sin vesti;

+ ili strukturas rilatadon alprenante la rolon de patro kaj
provante devigi la aliulon roli kiel infano;

+ ili estas pli nekonsciaj pri siaj malfortoj aux ridindaj
aspektoj ol la plimulto el la homoj, kvazaux konstati ion
negativan pri si estus netolereble.

+ ili estas viroj;

+ pluraj el tiuj, kiujn mi persone kona/is (ekzemple S., L., H.,
J.), kapabla/is paroli admire pri si mem dum tuta horo, ne
rimarkante, kiel stranga tio aperas al la cxirkauxuloj.

Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas
malfacile diri. Eble cxar estas medio suficxe malvasta por ke
estu relative facile eminenti (mi publikigis en esperanto
romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en lingvo kun vasta
verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaux cxar
estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu
bonege regas gxin, facile trovas kontrauxulojn nekapablajn
defendi sin.

Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne
sentas sin fizike aux psike suficxe sekuraj por rekte ataki. Por
antauxgardi sin kontraux eventuala atako, ili havas ridetan,
afablan sintenon. Ili provas eviti la dangxeron de alfrontado per
cxarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili
donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aux
negativan, funde de si. Kvazaux ilia tuta energio estus dedicxita
al la celo "mi ne vidu, ke mi valoras nenion", al iu bezono pruvi
sin pli alta ol la aliaj.

La strukturigxo de tia personeco versxajne komencigxis en la
infaneco, kiam la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj:
'cxio / nenio', 'unua / lasta'. Por tia pensosistemo [***], la
sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forjxetinda, mokinda),
estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi,
estas utile malaltigi kiel eble plej multe da aliuloj. Cxiu
kritiko al iu alia do fortigas la senton pri praveco kaj
supereco, kaj krome gxi iom kontentigas la agreseman bezonon
vengxi sin kontraux homaro, kiu malhelpis onin gxui dekomence
senton pri plena sekureco. Sed eble cxio cxi estas nur la frukto
de senbaza cerbumado. Fakte mi neniam havis okazon vere kontroli
miajn hipotezojn, cxar miaj rilatoj kun tiaj homoj neniam atingis
la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la alian.

[***] NOTO:

Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas suficxe
disvolvita. Tial mi aldonas pliklarigon. Gxis la agxo de
proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas funkcii
uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedauxrinde relative ofte
plu retrovigxas en plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta
funkciado ne povis vere maturigxi (kaj nia socio, inkluzive de la
lerneja instruado, ne ebligas al gxi maturigxi en kampoj kiel
politiko, metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp.
La fakto, ke tiom da homoj komprenas, ke esperanto celas
anstatauxi la aliajn lingvojn fontas el tiu infaneca pensmaniero:
la problemo strukturigxas en du terminojn: naciaj lingvoj,
internacia lingvo; ne eblas loko por ambaux).

Karakterizo de tiu mensa funkciado estas, ke konstante aperas
simetrioj, kiuj ne ekzistas en la realo. Unu el la plej tipaj
estas: "se li aux sxi eraras, mi pravas" aux "se sxi aux li estas
pli malalta, mi estas pli alta".

Tiaj simetrioj estas fusxaj per tio, ke mi tute ne sxangxigxas
pro tio, ke iu alia sxangxigxis, ke okazis io al li, aux ke li
elmontris iun mankon. Kompreneble, se iu falis malalten, mi estas
pli alta -- rilate al tiu. Sed tio ne signifas ke objektive kaj
gxenerale io sxangxigxis en mia alteco. En la personeca
strukturo, kiun mi priskribis pri eminentuloj, la objektiva
funkciado ne encerbigxis, kaj la koncernatoj plu funkcias en
memtaksado kiel kvinjaruloj. Ili do sercxas cxiajn okazojn montri
la erarojn en la aliaj, cxar tio donas al ili senton pri
altestareco, kaj ili sopiras al tiu sento, ili havas kvazaux
nekontentigeblan soifon al gxi, versxajne pro nekonscia tre
profunda kaj vunda sento pri malalteco, eteco, nenivaloro.

Alivorte, iu matura koncerne sian membildon akceptas sin tia, kia
li aux sxi estas, cxu sen speciala deziro plibonigi sin, cxu kun
tia deziro, sed sxi aux li ne bezonas, por senti sin
akceptebla/akceptinda, ke la aliaj (aux iu alia, sed en tiu
dutermina pensado, "iu alia" kaj "cxiuj aliaj" estas la samo)
situu malsupre.

Eble mi perdigis vian tempon per cxi tiuj precizigoj, se tiel,
bonvolu pardoni min. Sed la kompreno pri falsaj simetrioj sxajnas
al mi tre grava por kompreni la mensan funkciadon de la tipo,
kiun mi priskribis en mia antauxa mesagxo.




Lastsekunda informo


Lastsekunde mi eksciis, ke ERA-Radikala Asocio forlasis la
Forumon por la Esperanta Civito kaj cxi ties Evolu-komisionon
(EKo), laux retmesagxo el la diskutlisto de ERA plusendita kun la
titolo _Ili kverelis_. Nekredeble!!! kaj subskribita de Daniela
Giglioli je 25.02.1999. Ju pli da divorcoj, des malpli da
tentakloj . . . La tri-epizoda informo finigxas jene: "_Lasta
epizodo: la Vicmembro Silfer -- tiu estas kiu, eventuale, devus
anstatauxi efektivan Membron -- submetas vocxdone al la efektivaj
membroj de EKo sian 'Cxarton pri konstitucia monarkio' kaj
proponas sin mem kiel 'Regxo[n] de Cxiuj Esperantioj'. Cxar ni ne
volas spekti tiun lastan antauxviditan epilogon, ERA forlasas la
Evolu-Komisionon kaj la Forumon._"




452 farenhejtoj

  _al Ljubomir Trifoncxovski_


  --Tiuj, kiuj kalumnie
  nomas min "Kulturministro
  sen kulturo kaj sen klero",
  evidente nur mensogas,
  mistifikas kaj malicas.
  En la universitato,
  patro-sprone, mi sukcese
  kursis juron unu jaron,
  sed mi baldaux ekdecidis
  miajn studojn foroferi
  por la bono de l' Partio.
  Cxar la Ordon ni konservu,
  hipotezajn malamikojn
  de l' Partio kaj Patrujo
  mi volonte ekzekutos
  laux la legxoj, kiujn diktas
  nia Popolestro kara.
  Mi nur peras la ordonojn
  kaj dezirojn Popolestrajn;
  mi nur servas diligente
  la bonfarton de l' Regximo,
  cxiutage kun pli firmaj
  strebo, ardo, sindedicxo.
  La rezulton, senkonteste,
  la Civito mem aklamas.
  Post la Venko, tenas vigla
  tiun cxi Departementon
  disidentoj plej obscenaj,
  kritikajxoj elsarkindaj,
  manuskriptoj por bruligo.
  La Realo gxin sankcias:
  ascendunte unu sxtupon,
  unu rangon, unu gradon
  mi postenus apud Li.

  _(La Kulturministro)_

Ikselo, 21.09.1998







End of Project Gutenberg's La liturgio de l' foiro, by Jorge Camacho

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LITURGIO DE L' FOIRO ***

***** This file should be named 23586.txt or 23586.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/3/5/8/23586/



Updated editions will replace the previous one--the old editions will be
renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no one
owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and
you!) can copy and distribute it in the United States without permission
and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the
General Terms of Use part of this license, apply to copying and
distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the
PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a
registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks,
unless you receive specific permission. If you do not charge anything
for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may
use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative
works, reports, performances and research. They may be modified and
printed and given away--you may do practically ANYTHING with public
domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license,
especially commercial redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://www.gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
This particular work is one of the few copyrighted individual works
included with the permission of the copyright holder.  Information on
the copyright owner for this particular work and the terms of use
imposed by the copyright holder on this work are set forth at the
beginning of this work.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS,' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org

Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.

Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook's
eBook number, often in several formats including plain vanilla ASCII,
compressed (zipped), HTML and others.

Corrected EDITIONS of our eBooks replace the old file and take over
the old filename and etext number.  The replaced older file is renamed.
VERSIONS based on separate sources are treated as new eBooks receiving
new filenames and etext numbers.

Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.

EBooks posted prior to November 2003, with eBook numbers BELOW #10000,
are filed in directories based on their release date.  If you want to
download any of these eBooks directly, rather than using the regular
search system you may utilize the following addresses and just
download by the etext year.

http://www.ibiblio.org/gutenberg/etext06

    (Or /etext 05, 04, 03, 02, 01, 00, 99,
     98, 97, 96, 95, 94, 93, 92, 92, 91 or 90)

EBooks posted since November 2003, with etext numbers OVER #10000, are
filed in a different way.  The year of a release date is no longer part
of the directory path.  The path is based on the etext number (which is
identical to the filename).  The path to the file is made up of single
digits corresponding to all but the last digit in the filename.  For
example an eBook of filename 10234 would be found at:

http://www.gutenberg.org/1/0/2/3/10234

or filename 24689 would be found at:
http://www.gutenberg.org/2/4/6/8/24689

An alternative method of locating eBooks:
http://www.gutenberg.org/GUTINDEX.ALL

*** END: FULL LICENSE ***
